Insuloj de la Toresa Markolo

La Tores-Markolaj Insuloj estas insulgrupo en la Toresa Markolo inter la norda pinto de Aŭstralio, la Kabjorka Duoninsulo, kaj la suda marbordo de Papuo-Novgvineo. Ĝi apartenas grandparte al la aŭstralia federacia ŝtato Kvinslando. Kelkaj insuloj laŭlonge de la suda marbordo apartenas al Novgvineo.

Insuloj de la Toresa Markolo
Mapo de la insuloj
Mapo de la insuloj
grupo de insuloj
Akvejo Toresa Markolo (Pacifiko)
Geografia situo 9° 53′ S, 142° 35′ O (mapo)-9.8802777777778142.59055555556Koordinatoj: 9° 53′ S, 142° 35′ O (mapo) f1
Insuloj de la Toresa Markolo (Oceanio)
Insuloj de la Toresa Markolo (Oceanio)
DEC
Insuloj de la Toresa Markolo
Insuloj de la Toresa Markolo

Map

Nombro de insuloj 270
Ĉefa insulo Thursday Islandd:Q556632
Tuta areo 1 000 km²f1
Thursday Island kun urbo
Thursday Island kun urbo
vdr
Mapo de la Tores-Markolaj Insuloj.
la insuloj Hammond kaj Ĵaŭdo

Al la insula grupo apartenas pli ol 270 insuloj, el kiuj nur 21 estas loĝataj (19 ĉe la aŭstralia flanko kaj Daru kaj Parama ĉe la flanko de Papuo-Novgvineo). La ĉefa insulo estas Thursday (Ĵaŭdo) sur la aŭstralia flanko. Daru ĉe la flanko de la okcidenta provinco de Novgvineo estas multe pli granda. La laŭ la surfaco plej granda insulo nome Princo de Kimrujo estas apenaŭ loĝata.

Historio redakti

LaToresa-Markola Insuloj estis ĝis antaŭ ĉ. 6000 jaroj parto de la terponto inter Novgvineo kaj Aŭstralio. Antaŭ 1000 jaroj ili estis loĝataj de melaneziaj maristoj.

En la jaro 1606, ses monatojn antaŭ Luiz Váez de Torres de kiu la insuloj ricevis lian nomon, la nederlandano Willem Janszoon per la ŝipo Duyfken, atingis la insulojn. En 1770 la insulgrupo estis okupita de britoj estritaj de James Cook kiel parto de Aŭstralio.

Politika disdivido redakti

La precipe al Aŭstralio apartenantaj insuloj de la Tores-Markolaj Insuloj. La nordaj insuloj kiel Daru apartenas al Papua Novgvineo. Ili situas proksime al la marbordo de Novgvineo kaj estas administataj de la komunumo Torres Shire; ili estas dividitaj de nordo al sudo en kvin insulaj regionoj:

  1. Plej okcidenta grupo
  2. Okcidenta grupo
  3. Centra grupo
  4. Orienta grupo
  5. Interna grupo (kun la ĉefa insulo Ĵaŭda insulo)

Loĝantoj redakti

Sur la insulo oni parolas krom la oficialan lingvon nome anglan, interalie mabuiagan, meriaman kaj la lingvafrankaon Toresa kreola lingvo, nome kreola lingvo parenca al tokpisina de Papua-Novgvineo. En 2001 loĝis 8069 homoj sur la insuloj, escepte de la insuloj Daru kaj Parama. Inter ili estis 6214 Insulanoj de Toresa Markolo (Melanezianoj respektive el Papuo) aŭ Aŭstraliaj aborigenoj.

La insuloj suferis de longe pro elmigrado al la aŭstralia ĉeflando.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti