Interkultura Novelo-Konkurso

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) okazas ĉiujare, kaj la rezultoj estas anoncitaj en la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Akademio Literatura de Esperanto kunlabore kun Bobelarto. La unua INK okazis en 2022. La konkurso de 2023 havas du kategoriojn por komencantaj kaj spertaj verkistoj.

Interkultura Novelo-Konkurso
vdr

Organizo redakti

Konkursaĵoj devas esti nepublikigitaj. Ili povas esti verkitaj en Esperanto aŭ en alia lingvo el listo, kiu varias de jaro al jaro, aŭ verkitaj en iu ajn lingvo kaj akompanataj de bona traduko al unu el la konkurslingvoj. La maksimuma longo estas 12 000 karaktroj.[1] Oni publikigas kolekton de la finalistaj noveloj.

INK 2023 havas du kategoriojn:

a) komencantaj verkistoj
b) spertaj verkistoj.

La unua konkurso en 2022 havis nur unu kategorion.

Historio redakti

Jaro Temo 1-a premio 2-a premio 3-a premio Premio de fotokonkurso Prezidanto Honora prezidanto Novelaro
2022 KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” Rafael Nogueras, "Amo en la tempoj de kovimo" James Bridge, "La sekreta recepto";
Rafael Nogueras, "Ĉu ne pli bone hejme?"
Sten Johansson, "La tricentrideksepa tago";
Martin Rue, "La brakumklubo"
Bong Sou Francisko Lorrain Claudia Larochelle Amo, tuso, kaj forpaso: Homoj kaj kovimo[2]
2023 "Nokta vojaĝo" Brunetto Casini Paola Cereda[3]

Referencoj redakti

  1. Retpaĝo de INK https://www.akademio-literatura.org/ink-2
  2. "Interkultura Novelo-Konkurso". 2022. Esperanto 1372(10), p. 214.
  3. "Paola Cereda: Honora prezidanto de la 2-a INK". 2022. Esperanto 1372(10), p. 214.