Internacia Film-Festivalo de Kalgario
Internacia Film-Festivalo de Kalgario (angle The Calgary International Film Festival) estas filmofestivalo kiu okazas ĉiun jaron en Kalgario (Alberto) (Kanado) dum dek tagoj de malfrua septembro kaj frua oktobro. La filmofestivalo estas relative lastatempa aldonaĵo al la artaj kulturofertoj de Kalgario; la unua festivalo okazis en 2000. Ĝi nun estas unu el la plej gravaj filmofestivaloj de Kanado - la kvare plej granda. Kutime spektas la filmojn ĉirkaŭ 40.000 festivalanoj.
Internacia Film-Festivalo de Kalgario | ||
---|---|---|
filmofestivalo | ||
Komenco | septembro 2000 vd | |
Geografia situo | 51° 2′ 42″ N, 114° 3′ 25″ U (mapo)51.045-114.057Koordinatoj: 51° 2′ 42″ N, 114° 3′ 25″ U (mapo) | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Situo | Alberto | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Dum la filmofestivalo oni vidigas filmojn el la tuta mondo, kutime de vasta gamo de genroj.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- CIFF Official Website Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine