Internacia Flughaveno Narita

La Internacia Flughaveno Narita (japane 成田国際空港, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Narita Kokusai Kūkō) servas al la urbo Tokio kaj situas en gubernio Ĉiba ĉe urbo Narita, ĉ. 60 km nord-oriente de Tokio.

Internacia Flughaveno Narita

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: NRT ICAO: RJAA
Resuma informo
Lando Japanio
Regiono gubernio Ĉiba
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Tokio (60 km)
Alteco 43 m
Geografia situo 35° 45′ 53″ N, 140° 23′ 11″ O (mapo)35.764722222222140.38638888889Koordinatoj: 35° 45′ 53″ N, 140° 23′ 11″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Narita (Japanio)
Internacia Flughaveno Narita (Japanio)
DEC
Internacia Flughaveno Narita
Internacia Flughaveno Narita
Situo de Internacia Flughaveno Narita
Map
Internacia Flughaveno Narita
Kurej-angulo 16R/34L – 15L/34R
Kurej-longo 4000 m – 2180 m
Retejo http://www.narita-airport.jp/
vdr

Ĝis la 1-a de aprilo 2004 la flughaveno havis la nomon "Nova Internacia Flughaveno Tokio". Je tiu dato la ŝtata flughaveno estis transformita al akcia societo, kies posedanto tamen ĝis nun restis la ŝtato Japanio.

La konsiderinda distanco al Tokio, kaj eĉ pli al Jokohamo, estas problemo por multaj vojaĝantoj. En 2010 estos malfermita nova rapidtrajna sistemo, kiu mallongigos la veturtempon inter Tokio kaj la flughaveno de 51 al 36 minutoj.