Transskribado Hepburn

sistemo por skribi la japanan lingvon per la latina alfabeto
(Alidirektita el Sistemo Hepburn)

La sistemo Hepburn de latinigo (ヘボン式, Hebon-shiki, plennome: ヘボン式ローマ字 Hebon-shiki Rōmaji, prononcata kiel [hebonŝiki roomaĵi]) nuntempe estas la plej uzata sistemo por la latinigo de la japana, pli precize por la transskribo de la kutimaj japanaj skribsistemoj Hiragana, Katakana kaj Kanji al la latina alfabeto.

Transskribado Hepburn

Tipo

alfabeto
Japana lingvo per latinaj literoj
Dum nekonata - nuntempe
vdr

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)


Historio redakti

La sistemo Hebon estas nomita laŭ la usona misiisto kaj lingvoesploristo James Curtis Hepburn, kiu en 1867 eldonis la unuan japanan-anglan vortaron 和英語林集成 Waei-Gorinshūsei (la unua vortaro kun rōmaji estis la japana-portugala vortaro 日葡辞書 Nippo Jisho eldonita en 1603). En la unua eldono de la "Waei-Gorinshūsei" Hepburn ankoraŭ uzis dzu anstataŭ zu, uye anstataŭ ue, kio anstataŭ kyo ktp. - la originala rōmaji de Hepburn ankoraŭ ne estis Hebon-shiki Rōmaji.

En 1885 la japana registaro komisiis la latinigon de la japana al grupo de japanaj kaj fremdlandaj sciencistoj, kaj Hepburn estis unu el tiuj. En 1886 Hepburn uzis la sistemon proponitan de la komisiono en la 3-a eldono de la Waei-Gorinshūsei (改正増補和英英和語林集成 Kaisei Zōho Waei-Eiwa Gorin Shūsei - "reviziita kaj pliampleksigita japana-angla kaj angla-japana grandvortaro"), kaj la komisiona sistemo poste ricevis sian nunan nomon kiel "sistemo de la vortaro eldonita de Hepburn": la Hepburn-Sistemo. La nomo de la komisiono estis 羅馬字会 Rōmajikai aŭ Rômazikwai - "Societo por la Latinigo de la Japana alfabeto"[1] kaj ĝia propono de 1885 nomiĝis: 羅馬字にて日本語の書き方 Rōmaji nite nihongo no kakikata ("maniero skribi la japanan latinskribe").

La sistemon Hepburn oni poste kelkfoje iomete ŝanĝis, sed la ŝanĝoj koncernas nur kelkajn esceptojn: en la originala sistemo la partikoloj へ he kaj を wo estis skribataj ye kaj wo (nune: e kaj o), kaj en certaj vortoj la silaboj ka kaj ga skribiĝis ankoraŭ kiel kwa kaj gwa, ekz. 火事 kwaji. Tiu sistemo nomiĝas 標準ヘボン式ローマ字 Hyōjun-Hebon-shiki Rōmaji "Norma Hepburn-sistemo".

En 1954 aperis la 3-a eldono de la "Kenkyusha's New Japanese-English Dictionary" uzanta novan version de la Hepburn-sistemo, en kiu la silabfina ん n estas ĉiam skribita kiel n, neniam kiel m (ekz. kanpai). Tiu nova sistemo nomiĝas 修正ヘボン式ローマ字 Shūsei Hebon-shiki Rōmaji "Reviziita Hepburn-sistemo", kaj estas nun la plej uzata sistemo en modernaj vortaroj.

Malgraŭ la intenco de la japana registaro, kiu preferas la japanan Kunrei-sistemon, post 1960 la uzo de la angla-orientiĝa Hepburn-sistemo disvastiĝis en Japanio; ankaŭ eksterlande la uzo de la portugala, nederlanda, germana, kaj franca transskribsistemoj anstataŭiĝis per la "angleca" Hepburn-sistemo, kiu mondvaste estas nun la plej uzata sistemo por la transskribado de la japana.

Leĝa statuso redakti

Hepburn baziĝas sur la angla fonologio, ne la japana, kaj longe alfrontis kontraŭon en Japanio. Interalie, la 21-an de septembro 1937, la 3-a kabineta ordono deklaris anstataŭan sistemon nune ĝenerale konatan kiel Kunrei - la japana oficiala latiniga sistemo. Tamen tio estis renversita de la Plejsupra komandanto de aliancaj potencoj dum Okupado de Japanio. La 1-a kabineta anonco redeklaris sistemon Kunrei en 1954 kun rimarkigoj.

En 1972, reviziita versio de Hepburn iĝis kodigita kiel ANSI-normo Z39.11-1972. Ĝi estis proponita en 1989 kiel ISO 3602, tamen estis rifuzita favore al Kunrei. La Z39. La normo de 11-1972 estis aboliciita la 6-an de oktobro 1994.

Malgraŭ ke Hepburn estas ne registara normo, iuj registaraj organizoj provizas normojn. Ekzemple, la Ministrejo de eksterlandaj aferoj postulas la uzon de Hepburn por pasportoj, kaj la Ministrejo de lando, substrukturo kaj transporto postulas la uzon de Hepburn por transportaj indikoj, inklude vojosignojn kaj signojn de fervojaj stacioj.

En multaj aliaj kampoj en kiuj mankas jura normo, Hepburn restas kiel la fakta normo. Indikoj kaj anoncoj en urbaj oficejoj kaj policostacioj, ĉe sanktejoj, temploj kaj turistaj allogaĵoj ankaŭ uzas ĝin. Angla-lingvaj gazetoj kaj amaskomunikiloj uzas la simpligitan formon de Hepburn. Urboj kaj prefektujoj uzas ĝin en informiloj por anglalingvaj parolantoj kaj vizitantoj, kaj anglalingvaj eldonaĵoj de la japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj uzas simpligitan Hepburn. Oficiala turisma informo eldonata de la registaro uzas ĝin en gvidlibro pri Japanio.

Multaj studentoj lernantaj la japanan kiel fremdan lingvon uzas la Hepburn-sistemon.

Normaj variantoj de la Transskribo Hepburn redakti

 
Stacisigno de Stacio Banshū-Akō (JR Okcidenta). Por fervojoj oni uzas "Hepburn por fervojaj indikiloj"
 
Stacisigno de Shijo-Stacio (Kiota urba transporta oficejo). Iuj fervojo-kompanioj uzas proprajn sistemojn por indikiloj. Ĝi estus Shijō en la Reviziita Hepburn
 
Por vojoindikiloj oni uzas simpligitan Hepburn-skribon nomatan "Hepburn por vojoindikiloj". En la Reviziita Hepburn oni skribus Tokorozawa-kaidō kaj Shin'ōme-kaidō. La vojoindikiloj estas ĉe Kitahara-vojkruco en Niŝi-Tokio en Tokio

Tri normaj variantoj de Hepburn ekzistas.

  • La unua estas la Tradicia Hepburn-sistemo, kiu skribas longajn vokalojn kaj silabfinan n diversmaniere.
  • La dua estas la Reviziita Hepburn-sistemo, reviziita versio de la tradicia Hepburn, kiu skribas silabfinan n kiel m malantaŭ kelkaj konsonantoj, estas ne plu uzata. Tiu ĉi sistemo estas uzata de Biblioteko de Kongreso. (La termino Reviziita Hepburn foje signas la Modifita Hepburn).
  • La tria estas la Modifita Hepburn-sistemo. Tiu ĉi versio entenas trakton pri longaj vokaloj (uzo de makrono) kaj skribas silabfinan n ĉiam kiel n. Ĝi estis adoptita de ĉefaj vortaroj (ekz. la Pocket Kenkyusha Japanese Dictionary eldonita de Oxford University Press), tamen la uzo ankoraŭ restas ĉefe por lingvistoj. (La termino Modifita Hepburn foje signas la Reviziita Hepburn)

En Japanio, tri normoj efikas.

  • La regulo pri Fervojaj Indikiloj (鉄道掲示規定, la anonco 398 de Ministrejo pri Transporto je 26-a de julio 1947 [2]) postulis modifitan Hepburn por fervojaj indikiloj en sia 11-a artikolo. Ĝi uzas makronon por longaj vokaloj kaj skribas silabfinan n kiel m antaŭ b, m kaj p. Ĝi uzas strekon kiel dividilon inter m, n kaj sekvantaj vokaloj a, e, i, o, u, y. Ĝi skribas duobla-konsonantan cch kiel tch. La regulo nuliĝis je 30-a de septembro 1950. Ĉiuj JR-fervojoj kaj ĉefaj privataj fervojoj uzas tiun ĉi normon por nomoj de stacioj. Tamen, multaj privataj fervojoj uzas proprajn normojn.
  • La validigaj reguloj de la juro pri pasporto (旅券法施行規則 la 11-a ordono de la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj je la 8-a de decembro 1989 [3]) en sia la 5-a Artikolo 2 reguligas uzon de Hepburn por skribi en pasportoj [4]). Ĝi skribas silabfinan n kiel m antaŭ b, m kaj p. Ĝi skribas longan o kiel oh sed ne markas aliajn longajn vokalojn. Ĝi skribas duoblan konsonanton de cha, chi, cho, chu kiel tcha, tchi, tcho, tchu.
  • La Ministrejo pri lando, substrukturo kaj transporto kodigis la gvidlinion pri kompletigo por glatigi movon sur vojoj (2002) [5], kie en ĉapitro 7-3-4-3 reguligas la uzon de la Hepburn-sistemo por la latina skribo sur vojoindikiloj laŭ la Normo pri instaligo de vojoindikoj kaj ĝia klarigo (道路標識設置基準・同解説) de Japana asocio pri vojo [6]. (La klarigo pri ĝi estas sur retejo de KICTEC:[7]). Ĝi skribas silabfinan n kiel n. Ĝi ne markas longajn vokalojn.

Trajtoj de Hepburn redakti

La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio. Pli teknike, kiam japana silabaro enhavas "malstabilan" konsonanton por la moderna parolata lingvo, la ortografio ŝanĝiĝas je io, kio laŭ la angla prononcmaniero pli ĝuste trafas la veran japanan sonon: ekzemple し estas skribata kiel shi sed ne *si.

Iuj lingvistoj kontraŭas al Hepburn, ĉar ĝia prononco-bazita literumado povas malklarigi la sisteman originon de japana fonetika strukturo, fleksioj kaj konjugacioj. Subtenantoj argumentas ke Hepburn ne celas esti lingvistika ilo.

Partikulo redakti

  • Kiam he へ estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribata e.
  • Kiam ha は estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribata wa.
  • Kiam wo を estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribata o.

Longaj vokaloj redakti

En Tradicia kaj revizita Hepburn

  • La longaj vokaloj o kaj u estas montrataj per makrono ekz. longa o estas skribata kiel ō.
  • En vortoj de la Japana aŭ la Ĉina origino, la longa vokalo e estas skribata kiel ei.
  • En vortoj de la Japana aŭ la Ĉina origino, la longa vokalo i estas skribata kiel ii.
  • En vortoj de fremda origino, ĉiuj longaj vokaloj e estas skribataj per makronoj.

En modifita Hepburn:

  • Ĉiuj longaj vokaloj estas skribataj per duobligita vokalo, ekz. longa o estas skribata kiel oo.
    • La kombino ei estas prononcata kiel klaraj sonoj en kazo (?) ekz. en la vorto Supein (スペイン), signifanta "Hispanio".

Silabfina n redakti

En tradicia Hepburn:

  • Silabfina n (ン) estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj, sed kiel n' (kun apostrofo) antaŭ vokaloj kaj y. Ĝi estas skribata kiel m antaŭ aliaj labialaj konsonantoj, t.e. b, m kaj p.

En Reviziita Hepburn:

  • La uzo m antaŭ labialaj konsonantoj estas ne uzata, oni ĉiam uzas n. La sistemo skribas n' antaŭ vokaloj kaj y.

En Modifita Hepburn:

  • Silabfina n estas ĉiam skribata kiel n kun makrono (n̄)), samkiel oni skribas longajn vokalojn en tradicia Hepburn. Pro tio, la uzo de la apostrofo ne necesas.

Duoblaj konsonantoj redakti

  • Duoblaj konsonantoj estas markataj per duobligo de la konsonanto malantaŭ la sokuon っ, escepte por sh→ssh, ch→tch, ts→tts.

Variaĵoj redakti

Jen estas variaĵoj de la Hepburn-sistemo en la indikado de la longaj vokaloj ō kaj ū.

  • Tōkyō: skribata per makronoj. Tiu ĉi estas laŭ la reguloj de la Tradicia kaj Reviziita Hepburn-sistemoj, kaj estas konsiderata norma.
  • Tokyo: tute ne indikata. Tiu ĉi estas komuna por japanlingvaj vortoj kiuj estas adoptitaj en la angla. Tiu ĉi estas ankaŭ la konvencia uzo en la de facto-a Hepburn uzata en indikiloj kaj aliaj anglalingvaj informiloj pri Japanio, menciitaj en la paragrafo pri leĝa statuso.
  • Tôkyô: indikata per cirkumfleksoj. Uzo de cirkumfleksoj por indiki longon estas uzata en alternativa Nihon-shiki kaj Kunrei-shiki-sistemoj. Cirkumfleksoj estas ofte uzataj en dokumentoredaktilo kiu ne kapablas makronojn. Dank'al disvastiĝo de Unikodo, tio ĉi iĝas malofta.
  • Tohkyoh: indikata per "h". Tiu ĉi estas foje konata kiel "pasporta Hepburn", ĉar la Japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj regulas (tamen ne devige) tiun ĉi uzon por pasportoj.[8]
  • Toukyou: skribata uzante kanaon, literumo ō kiel ouoo kaj ū kiel uu. Tiu ĉi estas foje nomata wāpuro-stilo, ĉar oni tiel enigas tekston en dokumentoredaktilon (wādo purosessā el la angla word processor) per tajpilo en latina alfabeto. Tiu ĉi metodo plej ĝuste esprimas la manieron kiel vokaloj estas skribataj en kanao, diferencante inter おう (kiel en とうきょう [東京], skribata Toukyou en tiu ĉi sistemo) kaj おお (kiel en とおい [遠い], skribata tooi en tiu ĉi sistemo).
  • Tookyoo: skribata per duobligo de la longaj vokaloj. Tiu ĉi estas laŭ la reguloj de la Modifita Hepburn-sistemo, tamen estas antaŭ komuna kiam oni skribas vortojn de fremd-originalo sen referenci iujn sistemojn, ekz. paatii por パーティー ("festeto") anstataŭ pātī. Tiu ĉi estas uzata en la transskriba sistemo JSL.

Tabelo de Hepburn-Transskribo redakti

Por Hiragana redakti

a i u e o (ya) (yu) (yo)
ka ki ku ke ko きゃ kya きゅ kyu きょ kyo
sa shi su se so しゃ sha しゅ shu しょ sho
ta chi tsu te to ちゃ cha ちゅ chu ちょ cho
na ni nu ne no にゃ nya にゅ nyu にょ nyo
ha hi fu he ho ひゃ hya ひゅ hyu ひょ hyo
ma mi mu me mo みゃ mya みゅ myu みょ myo
ya yu yo
ra ri ru re ro りゃ rya りゅ ryu りょ ryo
わ wa ゐ i ゑ e を wo
n
ga gi gu ge go ぎゃ gya ぎゅ gyu ぎょ gyo
za ji zu ze zo じゃ ja じゅ ju じょ jo
da (ji) (zu) de do ぢゃ (ja) ぢゅ (ju) ぢょ (jo)
ba bi bu be bo びゃ bya びゅ byu びょ byo
pa pi pu pe po ぴゃ pya ぴゅ pyu ぴょ pyo

Ruĝaj literoj estas arkaiĝintaj en moderna Japana lingvo.

Por norma Katakana redakti

ア a イ i ウ u エ e オ o ヤ ya ユ yu ヨ yo
カ ka キ ki ク ku ケ ke コ ko キャ kya キュ kyu キョ kyo
サ sa シ shi ス su セ se ソ so シャ sha シュ shu ショ sho
タ ta チ chi ツ tsu テ te ト to チャ cha チュ chu チョ cho
ナ na ニ ni ヌ nu ネ ne ノ no ニャ nya ニュ nyu ニョ nyo
ハ ha ヒ hi フ fu ヘ he ホ ho ヒャ hya ヒュ hyu ヒョ hyo
マ ma ミ mi ム mu メ me モ mo ミャ mya ミュ myu ミョ myo
ラ ra リ ri ル ru レ re ロ ro リャ rya リュ ryu リョ ryo
ワ wa ヰ i ヱ e ヲ wo
ン n
ガ ga ギ gi グ gu ゲ ge ゴ go ギャ gya ギュ gyu ギョ gyo
ザ za ジ ji ズ zu ゼ ze ゾ zo ジャ ja ジュ ju ジョ jo
ダ da ヂ (ji) ヅ (zu) デ de ド do ヂャ (ja) ヂュ (ju) ヂョ (jo)
バ ba ビ bi ブ bu ベ be ボ bo ビャ bya ビュ byu ビョ byo
パ pa ピ pi プ pu ペ pe ポ po ピャ pya ピュ pyu ピョ pyo

Ruĝaj literoj estas arkaiĝintaj en la moderna Japana lingvo.

Por etendita Katakana redakti

Tiuj estas ĉefe uzataj por prezenti la sonojn en vortoj de aliaj lingvoj. La plejparto el tiuj estas ne formale normigitaj kaj iuj estas tre malofte uzataj.

イェ ye
ウィ wi ウェ we ウォ wo
ヷ va ヸ vi ヹ ve ヺ vo
ヴァ va ヴィ vi ヴ vu ヴェ ve ヴォ vo
シェ she
ジェ je
チェ che
ティ ti トゥ tu
テュ tyu
ディ di ドゥ du
デュ dyu
ツァ tsa ツェ tse ツォ tso
ファ fa フィ fi フェ fe フォ fo
フュ fyu

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-12-12. Alirita 2007-05-11.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2007-05-24.
  3. http://www.pref.iwate.jp/~hp0312/ryoken/sikoukisoku.htm[rompita ligilo]
  4. http://www.seikatubunka.metro.tokyo.jp/hebon[rompita ligilo]
  5. http://www.mlit.go.jp/road/sign/data/chap7.pdf>
  6. 道路標識設置基準・同解説 日本道路協会, Maruzen, 1987, ISBN 978-4-88950-107-0
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 2007-05-24.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-05. Alirita 2007-05-24.

Eksteraj ligiloj redakti