Internacia Flughaveno Zvartnoc

flughaveno en Armenio

La Internacia Flughaveno Zvartnoco (armene Զվարթնոց միջազգային օդանավակայան) troviĝas proksime de Zvartnoco, je 10 km okcidente de Erevano, ĉefurbo de Armenio. La flughaveno estis inaŭgurita en 1961 kaj renovigita en la 80-a jardeko per konstruado de nova terminalo. En 1998 estis rehabiligita nova var-terminalo. En 2007 estis inaŭgurata nova internacia terminalo.

Internacia Flughaveno Zvartnoco

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: ICAO:
Resuma informo
Lando Armenio
Regiono Erevano
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Erevano,
Alteco 865 m
Geografia situo 40° 8′ 50″ N, 44° 23′ 45″ O (mapo)40.14722222222244.395833333333Koordinatoj: 40° 8′ 50″ N, 44° 23′ 45″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Zvartnoco (Armenio)
Internacia Flughaveno Zvartnoco (Armenio)
DEC
Internacia Flughaveno Zvartnoco
Internacia Flughaveno Zvartnoco
Situo de Internacia Flughaveno Zvartnoco
Map
Internacia Flughaveno Zvartnoco
vdr

En la jaro 2006, entute 1.125.700 pasaĝeroj uzis la flughavenon, kiu estis kresko de 1,3% respekte al la antaŭa jaro.

En 2004 la konstruado de nova internacia terminalo kostis 100 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi kovras areon de 19.200 m² kaj per ĝi vojaĝas 2 milionoj da pasaĝeroj jare. La konstruaĵo de tiu ĉi terminalo estas parto de subskribita interkonsento inter la Armena Registaro en decembro 2001, per kiu ĝi liveris en koncesio la Internacian Flughavenon Zvarnocon por 30 jaroj al la kompanio uson-argentina "Corporation America", propraĵo de la armen-argentina entreprenisto Eduardo Eurnekian.

La 14-a de septembro 2006, la nova alvenhalo estis taŭga por funkciado. Aldona investado de 100 milionoj da usonaj dolaroj plurenovigos kaj pligrandigos la flughavenon antaŭ 2010.

Statistikoj redakti

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.


Eksteraj ligiloj redakti