Internacia Komerca Organizo

La Internacia Komerca OrganizoInternacia Komerco-Organizo (IKO); angle International Trade Organization (ITO) estis proponita nomo por internacia institucio por la regulado de komerco.

La klopodoj fare de Usono en kunlaborado kun siaj aliancanoj, por formi tiun organizadon el 1945-1948, kun la sukcesa paŝo de Havana Ĉarto, eventuale malsukcesis pro manko de aprobo fare de la Usona Kongreso. Ĝis la kreo de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1994, internacia komerco estis administrata pere de GATT.

La IKO devis esti specialiĝinta instanco de Unuiĝintaj Nacioj kaj traktus ne nur komercajn barojn sed aliajn temojn nerekte ligitajn al komerco, inkluzive de dungado, investado, restriktaj komercpraktikoj, kaj krudvaraj interkonsentoj. Sed la IKO-traktato ne estis aprobita fare de Usono kaj kelkaj aliaj subskribintoj kaj neniam iris en efikon.[1][2][3]

Notoj redakti

  1. P. van den Bossche, The Law and Policy of the World Trade Organization, 80
  2. Palmeter-Mavroidis, Dispute Settlement, 2
  3. . The World Trade Organization: Background and Issues (PDF). Congressional Research Service (9a Majo 2007). Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 15a Aŭgusto 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2014-09-28.

Referencoj redakti

  • Bossche, Peter van den. (2005) “The Origins of the WTO”, The Law and Policy of the World Trade Organization: Text, Cases and Materials. Cambridge University Press. ISBN 0-521-82290-4.
  • Jackson, John H.. (1994) “Managing the Trading System: The World Trde Organization and the Post-Uruguay Round GATT Agenda”, Peter B. Kenen: Managing the World Economy: Fifty Years after Bretton Woods. Institute for International Economics. ISBN 0-88132-212-1.
  • Kenen, Peter B.. (1999 – first published 1994) “The Evolution of Trade Policy”, The International Economy (Volume I), ‑a eldono (Greek – translated from English by Andreas Sokodimos), Athens: Papazisis (in English: Cambridge University Press). ISBN 960-02-1365-8.
  • Palmeter, N. David. (2004) “Overview”, Dispute Settlement in the World Trade Organization: Practice and Procedure. Cambridge University Press. ISBN 0-521-53003-2.