Internacia Konferenco por Komerca Helplingvo

Internacia konferenco por komerca helplingvo en Venecio okazis en 1923. Ĝin laŭ la propono de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (sespersona komitato, en kiu ĉefrolis UEA) organizis la Itala-Svisa Komerca Ĉambro sub patroneco de la itala ministro pri industrio kaj komerco. Estis reprezentitaj 8 ministerioj pri komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institucioj el 27 landoj. Esperanto estis la sola laborlingvo. La konferenco akceptis kelkajn rezoluciojn pri utiligo de Esperanto en komerco, internaciaj foiroj, telegrafo, turismo kaj en komercaj lernejoj.

Ekzemple, reprezentantoj de 21 internaciaj foiroj, inkluzive de tiuj el Frankfurto, Lepsiko, Milano kaj Parizo rezoluciis, ke ili:

"unuanime konstatas, ke Esperanto estas la plej taŭga, simpla kaj ekonomia rimedo por internacia komunikado, kaj rekomendas, ke oni nun, post sukcesplenaj provoj, ĝeneraligu ĝian uzadon".

Vidu ankaŭ redakti