Internacia Kongresa Centro Berlino

kongresejo en Berlino

La Internacia Kongresa Centro Berlino, germane en iom "internaciigita" ortografio Internationales Congress Centrum Berlin, mallonge ICC Berlin aŭ nur ICC, en la okcidenta parto de la berlina urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf, laŭ informoj de la urbega administrejo dum sia aktiva kongreseja tempo inter 1979 kaj 2014 estis la plej granda kongresejo de Eŭropo, havante 2 tre grandajn scenejajn halojn kaj 80 konferencajn salonojn - la pli granda sceneja halo estis por 5000 kaj la dua halo por 3000 spektantoj. Ekde tiam la servoj paŭzas - kultura iniciato kies celo estas allogi kaj mem okazigi kulturajn eventojn en la domego, iom poezia priskribas la ejon per la vortoj "dormanta giganto, de tempo, kiam la estonteco aspektis promesplena".

Internacia Kongresa Centro Berlino
Internationales Congress Centrum Berlin (ICC Berlin)
kongresejo
Bazaj datoj
Konstrustilo altteknologia arkitekturo vd
Arkitekto Ralf Schüler • Ursulina Schüler-Witte • Ralf Schüler and Ursulina Schüler-Witte vd
Estiĝo 1979
Lando Germanio vd
Situo Charlottenburg-Wilmersdorf
Situo
Geografia situo 52° 30′ 16″ N, 13° 16′ 50″ O (mapo)52.504413.2806Koordinatoj: 52° 30′ 16″ N, 13° 16′ 50″ O (mapo)
Internacia Kongresa Centro Berlino (Berlino)
Internacia Kongresa Centro Berlino (Berlino)
DEC
Internacia Kongresa Centro Berlino
Internacia Kongresa Centro Berlino
Situo de Internacia Kongresa Centro Berlino
Map
Internacia Kongresa Centro Berlino
Posedata de Berlino vd
vdr
la televida turo kaj malantaŭ ĝi la foirejo kaj ekspoziciejo de Berlino, vidate el la kongresejo
fronto de la kongresejo

La konstruaĵo 313 metrojn longa, 89 metrojn larĝa kaj preskaŭ 40 metrojn alta estis konstruita laŭ planoj de la berlinaj arkitektoj Ralf Schüler kaj Ursulina Schüler-Witte kaj malfermiĝis la 2-an de aprilo 1979 post kvar jaroj da konstruado. Frapa trajto estas la arĝente griza aluminia fasado de la konstruaĵo en la stilo de altteknologia arkitekturo, kiu iom donas al ĝi aspekton de kosmoŝipo. Ĝi estas unu el la plej gravaj konstruaĵoj de la germana postmilita periodo, kiu kostis pli ol 924 milionojn da germanaj markoj (alĝustigita al aĉetpovo en hodiaŭa valuto: ĉirkaŭ 1,194 miliardoj da eŭroj), igante ĝin la plej multekosta konstruaĵo en Okcidenta Berlino antaŭ la reunuiĝo de Germanio. Posedanto estas la urboŝtata federacia lando Berlino. Okcidente kaj oriente la urba germana aŭtovojo A100 flankigas ĝin, sube paralele kondukiĝas multe frekventataj reloj de la urba fervojo, kaj okcidente najbaras la internacia foirejo kaj ekspoziciejo de Berlino kun karakteriza televida turo laŭ konstrustilo iom simila al la pariza Eiffel-turo. Krome, iom sude troveblas eksa konkursejo de Formulo 1, nomata Avus, kiu nun estas parto de la urba germana aŭtovojo A115, kvankam tribunoj kaj arbitraciaj turoj daŭre videblas flanke de la aŭtovojo. Malgraŭ tiu koncentriĝo de eventejoj - ankaŭ la olimpika parko de la Somera Olimpiko 1936 kaj granda amfiteatra rokkoncertejo ne malproksimas, la teritorio situas rande de la dense konstruita urbokerno: okcidente kaj sude etendiĝas vastaj arbaroj, antaŭ ol en ioma distanco sekvas pliaj urbokvartaloj.

Interalie, dum somero 1999 en la kongresejo disvolviĝis la UK 1999.

Eksteraj ligiloj redakti