Monda Kolumba Ekspozicio

La Monda Kolumba EkspozicioWorld's Columbian Exposition (oficiala mallongigita nomo por World's Fair: Columbian Exposition,[1] konata ankaŭ kiel The Chicago World's Fair, Ĉikaga Mondofoiro) estis internacia ekspozicio okazinta en Ĉikago, Usono, en 1893 por celebri la 400an jariĝon de la alveno de Kristoforo Kolumbo al la Nova Mondo en 1492.[2] La ikona centra peco de la Foiro, nome la granda akvobaseno, reprezentis la longan veturon kiun Kolumbo faris ĝis la Nova Mondo. Ĉikago superis Novjorkon, Vaŝingtonon, Sanktluison por la honoro gastigi la foiron. La Ekspozicio estis influa socia kaj kultura evento kaj havis profundan efikon sur arkitekturo, sansistemo, artoj, ĉikaga membildo, kaj usona industria optimismo. La Ĉikaga Kolumba Ekspozicio estis, grandparte, desegnita de Daniel Burnham kaj Frederick Law Olmsted. Ĝi estis la prototipo de tio kion Burnham kaj liaj kolegoj pensis por ideala urbo. Ĝi estis dezajnita por sekvi la dezajnprincipojn de la arkitektura stilo nome Beaux Arts, nome principoj de franca novklasika arkitekturo bazita sur simetrio, ekvilibro kaj brilo.

Monda Kolumba Ekspozicio
World's Fair: Columbian Exposition
Internacia ekspozicio
Komenco 1-a de majo 1893 vd
Fino 30-a de oktobro 1893 vd
Antaŭe Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 vd
Poste Brussels International Exposition (1897) vd
Geografia situo 41° 47′ 24″ N, 87° 34′ 48″ U (mapo)41.79-87.58Koordinatoj: 41° 47′ 24″ N, 87° 34′ 48″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Ĉikago
Monda Kolumba Ekspozicio (Usono)
Monda Kolumba Ekspozicio (Usono)
DEC
Monda Kolumba Ekspozicio
Monda Kolumba Ekspozicio
Map
Monda Kolumba Ekspozicio
vdr
Thomas Moran - Chicago World's Fair - Broklina Muzeo

41° 47′ 24″ N 87° 34′ 48″ U / 41.79000 °N, 87.58000 °U / 41.79000; -87.58000 (mapo)

Notoj redakti

  1. Truman, Benjamin. (1893) History of the World's Fair: Being a Complete and Authentic Description of the Columbian Exposition From Its Inception. Philadelphia, PA: J. W. Keller & Co..
  2. Bird's-Eye View of the World's Columbian Exposition, Chicago, 1893 (1893). Alirita 2013-07-17.

Eksteraj ligiloj redakti