Intiqam Aliyev

azerbajĝana advokato

Intiqam Aliyev (azere İntiqam Əliyev), naskiĝis la 30-an de novembro 1962 en distrikto Bilasuvar, estas advokato kaj politika aktivulo en Azerbajĝano. En 2012 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Intiqam Aliyev
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1962 (1962-11-30) (61-jaraĝa)
en Bilasuvar District
Ŝtataneco Azerbajĝano
Alma mater Ŝtata Universitato de Bakuo
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • juristo
vdr