La inversa osmozo estas fizika metodo por malpliigi la konzentritecon de solvaĵo. Per sufiĉe alta premo la natura procezo de osmozo estas inversiita. 

Sistemo de filtriloj por inversa osmozo
Sistemo de filtriloj por inversa osmozo

La metodo estas ofte uzata por sensaligo de marakvo.

Principo redakti

Kiam du solvaĵoj kun malsama koncentriteco estas disigitaj per duontralasa membrano, la molekuloj de la solvanto difuzas tra la membrano, ĝis la koncentritecoj ekvilibras aŭ ĝis la diferenco de premo egalas al laosmoza premo. Pro la trapaso de solvanto al la alia flanko de la membrano, la koncentriteco de la solvaĵo pli koncentrita malpliiĝas kaj tiu de la pli malkoncentrita pliiĝas.

Kontraŭe, se oni aplikas premon pli grandan ol la osmoza premo sur la solvaĵo kun pli granda koncentriteco, la molekuloj de la solvanto estas premataj al la alia flanko de la membrano, kie la solvaĵo iĝas pli diluita. Fakte la aplikita premo devigas la molekuloj de la solvanto moviĝi inverse al ĝia "natura" movdirekto.

Aplikado redakti

Sensaligo redakti

 
Skemo de sistemo inversa osmozo uzata por la sensaligo, uzante interŝanĝilon de premo.
1: enfluo de la marakvo,
2: elfluo de la akvo filtrita (40 %),
3: koncentrato de salakvo (60 %),
4: enfluo de marakvo (60 %),
5: elfluo de la koncentrato,
A: enfluo per altprema pompilo (40 %), B: pompilo de cirkulado, C: osmoza filtrilo kun duontralasaj membranoj, D: interŝanĝilo de premo
 
Industria instalaĵo de inversa osmozo kun kapablo de 1000 litroj

La inversa osmozo estas efika industria procedo por sensaligo. Kun premo de 50 ĝis 80 bar − la osmoza premo de la marakvo egalas al proksimume 60 bar −, proksimume 50 % de la akvo de marakvo povas esti eltirita. Sekve la salo troviĝas koncentrita en la restantaj 50 %.[1] La akvo "osmozita" taŭgas por ĉiuj uzoj de la trinkakvo (ekzemple la fabrikado de sodakvoj[2] ).

Filtrado de doma trinkakvo redakti

La  inversa osmozo estas utila ankaŭ en privataj mastrumaĵoj. Tie la celo estas  precipe la malkreskigo de la akvohardeco, kio faciligas ĝian uzon kaj  protektas la ekipaĵojn. Alia celo estas malaperigi el akvo la poluilojn (nitratoj, restaĵoj de pesticidoj ...) kaj plibonigi la guston per la elimino de la kloritaj kombinaĵoj.

Industriaj uzoj redakti

La  inversa osmozo estas uzata ankaŭ por redukti la kvanton da akvo en la mosto post la vinrikolto.

Ĝi estas ankaŭ uzata en ĝardenkulturo por la irigacio de plantoj.

La  inversa osmozo estas uzata por produkti senmineraligitan akvon kiu estas uzata en elektraj akumulatoroj.

Ĝi estas ankaŭ uzata en la farmacia industrio kaj en produktado de  duonkondukantoj, kie pura akvo estas nepra al la fabrikado de la produkto.

En la agronutra industrio, ĝi estas uzata por :

  • Koncentri la sukeron de la sève de bastono, de la suko de beto aŭ de la akvo de acero; oni limigas tiel la konsumadon de energio por vaporiĝi la akvon en la produktado de la sirop aŭ de kristaloj de sukero;
  • Koncentri la lakton kaj la laktajn produktojn kun la celo redukti la kostojn de transporto;
  • Eltiri la proteinojn de la selakto;
  • Koncentri la mostojn por pliigi la finan alkoholan gradon de la vinoj; tiu tekniko disvastiĝas en enologio kiel alterna al la chaptalisation.

Malavantaĝoj redakti

 
Duon-tralasa membrano uzita en la sensaligo.

La malavantaĝoj de la inversa osmozo estas :

  • la kosto de la membranoj kiuj degradiĝas ĉefe pro obstrukco. En la planado de instalaĵo de  inversa osmozo, oni supozas  mezan vivdaŭron de la membranoj de proksimume 3 jaroj.
  • la  energio bezonata per la pompiloj.
  • la perdoj de akvo. Fakte, en industriaj instalaĵoj, la koncentrato, kiu enhavas ĉiujn salojn kiuj ne trairis la membranojn, reprezentas proksimume 25 % de la eniranta fluokvanto. Tiu akvo enhavas tro da salo por la agrikulturo kaj estas sekve neuzebla;
  • Por la mastrumaĵoj, la kvanto da akvo forĵetita oscilas de 3 litroj da akvo por 1 litro da pura akvo ĝis 15 litroj por 1 litro da akvo depende de la osmoza premo.[3]

Referencoj redakti

  1. Le dessalement de l'eau de mer et des eaux saumâtres] sur Éduscol.
  2. article Elwatan. Arkivita el la originalo je 2009-04-09. Alirita 2016-01-03.
  3. Biocontact, n°200, mars 2010, Buvez vos légumes, par Jean-Pierre Camo, p.3