Iraf (osete Ирæф), konata ankaŭ kiel Uruĥ (ruse Урух), estas grava rivero en Nord-Osetio, alfluanta Terekon ĉe vilaĝo Aleksandrovskaja en Kabard-Balkario.

Iraf
rivero
Bazaj informoj
Longeco 104 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Nord-Osetio—Alanio
vdr

Longeco de la rivero estas 137 km. Profundeco en kelkaj lokoj ĉe rokoj atingas 100 m.

Kontraste al aliaj montaraj riveroj de la regiono, Iraf ne disbranĉiĝis, elfluinte al ebenaĵo, sed ankoraŭ kelkdek kilometrojn fluas laŭ mallarĝa fluejo.

Iraf kolektas fluojn de kelkaj aliaj riveroj, inter kiuj la plej granda estas Ĥaznidon.

Simile al aliaj montaraj riveroj de Norda Kaŭkazio, Iraf portas multege da akvo somere, kiam degelas glaĉerojn, sed preskaŭ malaperas vintre. Somere ĉiusekunde en la rivero trafluas 300 m3 da akvo, dum vintre nur 2 m3. La plej forta fluo estas en julio kaj aŭgusto.