Irano en la Olimpikoj

sporta delegacio

Unu princa skermisto de persa deveno partoprenis la historian Someran Olimpikon 1900 en Parizo, tiam preskaŭ duonjarcenton neniu de la persa aŭ irana regno konkuris en olimpiko, ĝis instaliĝis la dinastio Pahlavi, finiĝis la Dua Mondmilito kaj en 1948 unuafoje irana teamo de 36 sportistoj partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala irana teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en 1980 kaj 1984, kiam la lando skuiĝis pro la Irana revolucio, iom poste per la erupcio de la Iran-Iraka Milito kaj nur flanka kialo estis bojkoto de Sovetunio en 1980 proteste al la invado de armeaj unuoj de Sovetunio en la najbaran Afganion kulture tre proksiman al Irano fine de 1979. En vintraj olimpikoj ekde 1956 estis malgrandaj teamoj de iranaj partoprenantoj, kiuj ankoraŭ neniam sukcesis atingi medalon. Tamen en la someraj olimpikoj la iranaj teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 24 orajn, 23 arĝentajn kaj 29 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 43-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Irano en la Olimpikoj

Flago de Irano
IOK-kodo  IRI
NOK Olimpika Komitato de Irano
Retejowww.olympic.ir (perse, angle, arabe kaj france)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 - 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 - 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 - 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La Olimpika Komitato de Irano (formale la Nacia Olimpika Komitato de la Islama Respubliko de Irano) kunordigas la teamojn - ĝi estas posteulo de organizaĵo de la dinastio Pahlavi kreita en 1947 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

Emam-Ali Habibi ricevas ormedalon en la Somera Olimpiko 1956
kaj Sohrab Moradi en la Somera Olimpiko 2016

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti