Irina Sariŝvili-Ĉanturia

Irina SARIŜVILI-ĈANTURIA (naskiĝis la 14-an de decembro 1962 en Tbiliso) estas kartvela politikisto, prezidanto de la Fondaĵo Igor Georgadze, gvidanto de politika partio „Imedi" (Espero) kaj vidvino de la fondinto de tiu partio, Georgi Ĉanturia. En januaro 2008 kandidatis por la prezidenta posteno kaj gajnis la lastan (la sepan) lokon inter la kandidatoj, ricevinte 0,16% de la voĉdonoj.[1]

En 1984 Irina Sariŝvili-Ĉanturia (ĝis edziniĝo Sariŝvili) finis la fakultaton de okcident-eŭropaj lingvoj kaj literaturoj de la Tbilisa ŝtata universitato. En 1985-1987 laboris en diversaj tbilisaj gazetoj.[2]

La 3-an de decembro 1994 pro terorista ago mortis edzo de Sariŝvili-Ĉanturia, mem ŝi estis vundita.[3] Nek la plenumintoj, nek la mendintoj de la ago estis iam trovitaj.

La 25-an de aprilo 2007 Sariŝvili-Ĉanturia estis urĝe enhospitaligita en ŝoka stato,[4] rezulte de malsatado kun politikaj postuloj: ŝi kaj kelkaj ŝiaj samideanoj postulis malfermitan juĝproceson pri arestitaj partianoj de Igor Georgadze, serĉata pro ŝtata perfido.


Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. ЦИК Грузии утвердил окончательные итоги президентских выборов, победу одержал М.Саакашвили - он набрал 53,47 проц голосов. — Прайм-ТАСС, 14.01.2008
  2. Валерий Лазарев. Ирина Саришвили: 9 апреля победа осталась за нами. — Панорама, 01.07.1989. — N 5
  3. Игорь Мурадян: Ирина Саришвили - враг грузинской государственности?! — REGNUM, 06.09.2006
  4. Лидер партии "Надежда" Ирина Саришвили переведена в реанимационное отделение в состоянии шока. — Новости-Грузия, 25.04.2007