Irlanda Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato

La Irlanda Olimpika Komitato (aŭ plej ekzakte Olimpika Federacio de Irlando, ekde 2018 angle Olympic Federation of Ireland aŭ OFI, irlande Cónaidhm Oilimpeach na hÉireann, ĝis tiam ekde 1952 angle Olympic Council of Ireland, irlande Comhairle Oilimpeach na hÉireann) estas neprofitcela organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Irlando. Ĝi kreiĝis kaj estis internacie agnoskita en 1922. La organizaĵo inkluzivas la sportistojn de Irlando, kaj ankaŭ tiujn sportistojn de Norda Irlando, kiuj laŭ la Interkonsento de Sankta Vendredo elektis irlandan ŝtatanecon. Kiel NOK, la Irlanda Olimpika Komitato celas subteni irlandajn atletojn, sporton en Irlando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Irlando, kvankam ĝis la jaro 2024 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.

Irlanda Olimpika Komitato
Olympic Federation of Ireland
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1920
Lando(j) Irlando vd
Sidejo Howth, Irlando
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo de la Irlanda Olimpika Komitato
emblemo de la Irlanda Olimpika Komitato

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti