Irlando en la Olimpikoj

olimpikaj teamoj de Irlando

Irlandaj sportistoj unue en 1924 partoprenis olimpikon en propra "irlanda teamo" - kvankam jam antaŭe sportistoj formale konkurantaj en britaj, kanadaj aŭ usonaj teamoj klare montris sian patriotismon esti irlandaj, ekzemple en la Somera Olimpiko 1904 per memfaritaj sportaj ĉemizoj kun granda verda trifolio, simbolo de Irlando - same ankaŭ Billy Sherring, la irlanddevena kanada ormedalinto en maratono de la Inter-Olimpiko 1906, havis tian trifolian ĉemizon.

Irlando en la Olimpikoj

Flago de Irlando
IOK-kodo  IRL
NOK Olimpika Komitato de Irlando
Retejowww.olympics.ie (angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
Billy Sherring, ormedalinto en maratono de la Inter-Olimpiko 1906, fiera irlandano

Ekde 1924 oficiala irlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom unufoje en 1936. En vintraj olimpikoj irlandaj partoprenantoj teste ĉeestis en 1992, kaj ekde 1998 same kontinue partoprenas, kvankam en malgranda teamoj de maksimume 6 membroj, kaj ĝis nun sen atingo de medalo.

Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 11 orajn, 10 arĝentajn kaj 14 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 54-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Irlanda Olimpika Komitato (angle Olympic Council of Ireland, irlande Comhairle Oilimpeach na hÉireann) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1922 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

la eta irlanda teamo eniras en la vintra Olimpiko 2010

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti