Irma Ferch
FERCH Irma (pro. ferĉ), edzino de János Koszó, estis hungara muzikkomponistino naskita en Arado la 1-an de januaro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de oktobro 1977.
Irma Ferch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ferch Irma Mária |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1903 en Arad |
Morto | 15-an de oktobro 1977 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | János Koszó |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Biografio redakti
Irma Ferch pristudis kanton en muziklernejo de Peĉo. En 1940 ŝi alvenis en Koloĵvaron, poste de 1942 ĝis sia morto ŝi vivis en Budapeŝto. Ŝi pristudis muzikkomponadon kun pluraj interrompoj en Nemzeti Zenede, en la Budapesti Erkel Ferenc Zeneművészeti Szakiskola, privatvoje ĉe Ervinné Major. Ŝi komponis muzikon por sporteventoj.