Iskustvo (ruse Искусство, beloruse Мастацтва, esperante Arto) estas ruslingva revuo pri literaturo kaj alia arto, kiu estis eldonita en 1921 en Vicebsko. La eldonkvanto de revuo estis 500 ekzempleroj, entute aperis 6 numeroj.

Искусство
Vicebskaj artistoj en 1922
Vicebskaj artistoj en 1922
revuo
Ĝenro arto

Lando Belorusa Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Urbo Vicebsko
Establodato 1921
Fondinto(j) Vera Ermolaeva vd
Ĉesigita publikado 1921
Eldonkvanto 500

vdr

Historio redakti

La magazinon fondis Vera Miĥajlovna Jermolajeva (ruse Вера Михайловна Ермолаева), tiama direktorino de la Vicebska popola lernejo de artoj (be), kiu estis renomita en 1921 kiel Supera ŝtata ateliero de arto kaj teĥniko (ruse Высшая государственная художественно-техническая мастерская; beloruse Вышэйшая дзяржаўная мастацка-тэхнічная майстэрня).[1]

La revuo estis la organo de la arta dividado de la Sekcio de publika eduko de la Vicebska provinca ĉefestraro kaj la Vicebska artista sindikato. En 1922 Iskustvo estis unuigita kun revuo Rabotnik prosveŝĉenija (ruse Работник просвещения, beloruse Супрацоўнік адукацыі, esperante Eduklaboristo); la nova magazino estis eldonita sub la nomo Rabotnik prosveŝĉenija i iskustva (ruse Работник просвещения и искусства, beloruse Супрацоўнік адукацыі і мастацтва, esperante Eduka kaj arta laboristo).[2]

Enhavo de la revuo redakti

En la Iskustvo oni povis legi artikolojn kaj eseojn pri pentra, muzika kaj teatra vivo de Vicebsko; la kreado de muzeoj; la arĥeologiaj vidindaĵoj de Vicebska regiono; la teatraĵoj surscenigitaj en la Vicebska teatro de revolucia satiro; recenzoj de artaj ekspozicioj, artaj kaj literaturaj manifestoj ktp.

En la unua numero estis publikigita la programa manifesto de Kazimir Maleviĉ "Unovis". Foje la tekstoj estis ilustritaj per reproduktaĵoj (ekzemple kubofuturismaj gravuraĵoj de Vera Jermolajeva kaj aliaj). Inter la kunlaborantoj de la revuo estas M. Kunin, M. Malko, P. Medvedev, M. Pustinin kaj aliaj.[3][4]

Referencoj redakti

  1. Карасик, И. (2000). В круге Малевича: Соратники; Ученики; Последователи в России 1920—1950-х гг. Санкт-Петербург: Palace Exibitions. p. 400 (ruse)
  2. Энцыклапедыя літаратуры і мастацтва Беларусі: У 5-і т. Т. 3. / Рэдкал.: І. П. Шамякін (гал. рэд.) і інш. — Мн.: БелСЭ, 1985. — 751 с. — 10 000 экз. (beloruse)
  3. Шатских А. С. Витебск. Жизнь искусства 1917—1922. (російською) — М.: Языки русской культуры, 2001. — 256 с. — ISBN 7859-0117-X. (ruse)
  4. Шишанов В. «Витебские будетляне» (к вопросу об освещении театральных опытов Уновиса в витебской периодической печати) (російською) // Малевич. Классический авангард. Витебск — 12: [альманах / ред. Т. Котович]. — Мн.: Медисонт, 2010. (ruse)