Islama Respublika Partio
politika partio
La Islama Respublika Partio aŭ Islama Respublikana Partio (perse حزب جمهوری اسلامی), mallonge IRP, estis politika partio en Irano, kreita meze de la jaro 1979 por helpi al la irana revolucio kaj al ajatolo Ruhollah Ĥomejni establi teokration en Irano. Post atingo de tiu celo, la partio iĝis la la sola permesata partio en la ŝtato. Ĝi estis malfondita en majo 1987 pro internaj konfliktoj.
Islama respublika partio | |
---|---|
حزب جمهوری اسلامی | |
partio | |
Lando | Irano |
ajatolo | Ruhollah Ĥomejni |
Fondiĝo | 1979 |
Dissolvo | 1987 |
Ideologio | islamismo, kontraŭimperiismo |