Islena Rey Rodríguez
homrajta aktivulino en Kolombio
Islena Rey Rodríguez - naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1957 en San Martín - estas homrajta aktivulino en Kolombio. En 2015 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio,[1] aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.
Islena Rey Rodríguez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1957 (67-jaraĝa) en San Martín |
Ŝtataneco | Kolombio |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo |