Israela Kongreso de Esperanto

La Israela Kongreso de Esperanto estas tradicia evento de la Esperanto-Ligo en Israelo.

Historio

redakti

Post la Universala Kongreso en Telavivo en la jaro 2000, israelaj esperantistoj komencis novan tradicion: Esperanto-semajnfinon. Ĉiujare oni renkontiĝis en malsama urbo dum du aŭ tri tagoj. La aranĝo iom post iom kreskis kaj populariĝis, kaj komencis alveni eksterlandaj gastoj.

Tiu aranĝo ekde 2008 nomiĝas Israela Esperanto-Kongreso. Por la eksterlandaj partoprenantoj oni komencis organizi antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn tra Israelo kaj Jordanio. [1]

Eksteraj ligiloj

redakti

17-a Israela Kongreso de Esperanto‎

redakti

La 17-a Israela Kongreso de Esperanto‎ okazis de la 14-a ĝis 16-a de majo 2016 en la historia urboparto Jafo de Tel-Avivo.

Eksteraj ligiloj

redakti

19-a Israela Kongreso de Esperanto‎

redakti

La 19-a Israela Kongreso de Esperanto‎ okazis de la 3-a ĝis 5-a de majo 2018 en Akko.

Referencoj

redakti
  1. La israela kongreso en Tiberiado, artikolo en UEA Facila aperinta 2023-04-04 esperante