István Apáti [iŝtvAn apAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apáti István estas hungara juristo, politikisto, parlamenta deputito.

István Apáti
István Apáti (dekstre)
István Apáti (dekstre)
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1978 (1978-03-23) (46-jaraĝa)
en Csenger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Miskolc
Okupo
Okupo politikisto
vdr
István Apáti

István Apáti[1] naskiĝis la 23-an de marto 1978 en Csenger.

Biografio redakti

István Apáti maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1996, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Miskolc en 2001. Post la diplomo li laboris jaron en jura laborejo, poste li estis soldato 2 jarojn. En 2003 li eklaboris en administracio de Kocsord. En la sekvanta jaro li estis subnotario, en 2008 notario. Jam dum la studentaj jaroj li aliĝis al dekstra opozicia movado, inter 2005 kaj 2018 li apartenis al ties politika partio en:Jobbik. Ekde 2010 li estas parlamenta deputito, sed en 2018 li forlasis sian partion kaj estas sendependa politikisto. Li havas edzinon, ŝi naskis filinon en 2014.

Fontoj redakti

Referencoj redakti