István Kolber [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolber István estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo.

István Kolber (dekstre) en 2012

István Kolber [1] naskiĝis la 26-an de junio 1954 en Orci.

Biografio redakti

István Kolber abiturientis en Kaposvár, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Pécs en 1978. Li laboris en administrado de Somogy inter 1978 kaj 1991, dume kaj poste li ricevis ankaŭ partiajn postenojn. Li aliĝis al la nove fondita Hungara Socialista Partio en 1989. Li estis parlamenta deputito inter 2002 kaj 2010, dume li estis senpostena ministro pri regiona evoluo inter 2004 kaj 2006 en Unua Kabineto Gyurcsány. Li estis subministro pri kancelario inter 2007 kaj 2009. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Fontoj redakti