Italaŭstralianoj

Italaŭstraliano estas aŭstrala civitano kun italaj originoj.

Natalie Imbruglia, Italaŭstralia kantistino fama en la tuta mondo.

Karakterizoj redakti

Laŭ la popolnombrado de 2006 pli ol 800.000 personoj loĝantaj en Aŭstralio havas italajn originojn kaj simbolas la kvaran etnan grupon, post britoj, irlandanoj kaj skotoj.[1]

Tamen, laŭ kelkaj gravaj italaŭstraliaj kulturaj asocioj, personoj, kiuj havas italan devenon en sia familio, estas proksimume unu miliono, ĉefe en Sidnejo kaj Melburno.

El tiuj, ĉirkaŭ 200.000 naskiĝis en Italio. En 2001 353.605 personoj en Aŭstralio parolis la italan en la hejma medio, igante ĝin la dua parolata lingvo post la angla.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • D'Aprano, C From goldrush to federation: Italian pioneers in Victoria 1850-1900, INT Press. Melbourne, 1985
  • Pesman, R 1983, 'Australian visitors to Italy in the nineteenth century', in G Cresciani (ed.), The Australians and Italian migration, Franco Angeli, Milano, 1983
  • Robert Pascoe Buongiorno Australia. Our Italian Heritage Greenhouse Publications, Richmond (Victoria), 1987
 
Ĉiu nigra rondeto prezentas 100 loĝantojn de Sidnejo naskitaj en Italio.
 
Ĉiu nigra rondeto prezentas 100 loĝantojn de Melburno naskitaj en Italio.