italki (elp.ˈɪtɔːki') estas reta edukteknologia platformo por lerni lingvojn, kiu ligas lingvajn lernantojn kaj instruistojn tra videbabilado.

italki
Retadreso http://www.italki.com/
Kategorio lingvoinstruado
Fondiĝo 2007
Stato aktiva
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

KonceptoRedakti

La instruistoj en italki estas nomumitaj kiel "profesiaj instruistoj" aŭ "komunumaj mentoroj". Instruistoj havas profesian sperton en la instruado aŭ posedas atestojn. gajnas monon kiel sendependaj mentoroj[1]. Studentoj ankaŭ povas uzi ĝin kiel platformo por reciproka lingva interŝanĝo[2]. La plej granda parto de la lecionoj okazas por Skype. Instruistoj ankaŭ ŝatas la platformon por permesi al ili havi kontaktojn kun homoj el la tuta mondo por interŝanĝi ideojn, interesojn kaj revojn[3].

La retejo permesas studentojn trovi en interreto instruistojn aŭ mentorojn por 1-sur-1 instruado.

HistorioRedakti

En 2007, Kevin Chen kaj Yongyue Jiang kunfondis italki kiel reta lingvo-interŝanĝa komunumo[4]. Instruistoj en italki fiksis ilian propran prezon kaj tempan horaron[5].

En 2016, italki kolektis 3 milionojn da usonaj dolaroj de Hujiang, ĉina edukada firmao, subtenata de Baidu, kun pli ol 100 milionoj da uzantoj[6][7][8][9].

Ekde julio 2017, italki havas pli ol 3 milionojn da uzantoj en pli ol 100 landoj kaj ĉ. 5 000 instruistojn [10][11].

Lingvoj en italkiRedakti

Reta instruado vere rompas barojn de geografio, tempo, lingvoj, rimedoj ktp[7].

La retejo proponas pli ol 100 lingvojn el kiuj studentoj kaj instruistoj povas elekti[3][12].

La angla estas la plej lernata lingvo, sekvita de la hispana, la franca, la ĉina kaj la japana.

Esperanto

Ankaŭ Esperanto estas inter la lerneblaj lingvoj. La platforma interfaco de italki subtenas 19 lingvojn, inter kiuj Esperanto[13].

Vidu ankaŭRedakti

Instruado de lingvoj

Dedistanca edukado

Eksteraj ligilojRedakti

Apo de italki por elŝuti en Android-saĝtelefonoj

Apo de italki por elŝuti en iOS-aparatoj

ReferencojRedakti

  1. (en) Connie Chen, Why it's a leading platform for online language learning, recenzo, la 16-an de januaro 2020.
  2. (en) Claudia Farhart, The strangers helping each other learn a new language - via WhatsApp, SBS News, la 21-an de majo 2019.
  3. 3,0 3,1 (en) Connie Chen, italki is an online language-learning platform that connects you with fluent speakers and teachers at a very low cost — here's how it helped me practice and learn a new language faster, Business Insider, la 26-an de septembro 2017.
  4. "italki.com Free Skype VoIP and IM Language Partner Community," Freelanguage.org, 2007
  5. (en) bob Lotich, 6 Legit Ways to Make Money From Home That You’ve Never Heard Of, HuffingtonPost, la 25-an de januaro 2014
  6. (en) Yon Heong Tung, Shanghai-based startup italki raises US$3M to help Chinese students find language tutors , e27, la 24-an de junio 2016
  7. 7,0 7,1 (en) How online education giant hujiang connects teachers from the globe to millions of chinese e-learners, Asian Education Update, la 22-an de julio 2016.
  8. (en) Anirvan Ghosh, China: Hujiang invests $3m in ed-tech startup Italki, Deal Street Asia, la 23-an de junio 2016
  9. “China’s Learning Site Hujiang Now Has Over 100M users,” technews.co, TechNews, http://technews.co/2016/01/14/chinas-learning-site-hujiang-now-has-over-100m-users/ Arkivigite je 2016-06-25 per la retarkivo Wayback Machine, January 14th, 2016
  10. (en) Samuel Muston, The 10 best language products,” Independent, la 9-an de majo 2012.
  11. italki Kevin Chen:做语言学习的“淘宝, 陆家嘴, Sina, la 13-an de julio 2017
  12. (en) Yon Heong Tung, Shanghai-based startup italki raises US$3M to help Chinese students find language tutors, e27, la 24-an de junio 2016
  13. Apo italki en Apple Store