Itero de la Vega

Itero de la Vega [iTEro delaBEga] estas municipo en la oriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, apud la provinco Burgoso. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Itero de la Vega estas komprenebla etimologie kiel Markilo de la Valo (Itero iam estis Fitero el latina fictum, enmetita).

Itero de la Vega
Rollo de justicia, Itero de la Vega.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34468 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152  (2021) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 4° 16′ U (mapo)42.286388888889-4.2586111111111Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Itero de la Vega
Situo de Itero de la Vega

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Itero de la Vega [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Preĝejo de Sankta Petro.
 
Ponto de Itero.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 152 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Requena de Campos, Lantadilla, Palacios de Riopisuerga (Burgos), Boadilla del Camino, Itero del Castillo (Burgos) kaj Melgar de Yuso.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado inter la 9-a kaj la 10-a jarcento. Pro sia situo en la Jakoba Vojo, ĝi ricevis apogon de monarkoj, kaj ekzemple danke al tio oni konstruis ponton en tempo de Alfonso la 6-a de Leono (ĝi aperas en la municipa blazono).​ Ŝajne Itero ricevis foruon en la jaro 950, sed tio povus esti posta falsaĵo. En tiu epoko ekfloris la pilgrimado laŭ la Jakoba Vojo, kaj krom la menciita ponto oni konstruis hospitalon en 1174. Fine de la 12a jarcento la infantinoj Berengela kaj Blanka estis mamnutritaj kaj zorgitaj en Itero.

Itero en 1529 povis aĉeti sian suverenecon. En la 17-a jarcento la familio Piñahermosa hegemoniis.

En la 1950-aj jaroj oni kanaligis sektoron de la rivero por eviti inundojn. En 1962 oni realigis terpeckunigon kio helpis irigacion, sed ne evitis elmigradon.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, luzerno kaj beto) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro, la ponto Fitero, la ermitejo, la pilorio (en la foto de la tabelo) ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti