Itero del Castillo

Itero del Castillo [iTEro delkasTIljo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Itero del Castillo estas etimologie komprenebla kiel Markilo de la Kastelo. Itero iam estis Fitero el latina fictum (enmetita). Najbare estas Itero de la Vega, jam en la provinco Palencio, nome similaj loknomoj, unu el la Kastelo kaj alia el Valo; meze ponto.

Itero del Castillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09107
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 4° 15′ U (mapo)42.289166666667-4.2441666666667Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 783 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Itero del Castillo (Provinco Burgoso)
Itero del Castillo (Provinco Burgoso)
DEC
Itero del Castillo
Itero del Castillo
Situo de Itero del Castillo
Itero del Castillo (Hispanio)
Itero del Castillo (Hispanio)
DEC
Itero del Castillo
Itero del Castillo
Situo de Itero del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itero del Castillo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 82 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 60 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
142 127 121 110

Ĝi distas 64 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Itero de la Vega kiu apartenas al Palencio.

Historio redakti

 
Ponto de Itero.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La loko aperis menciita en la Poemo de Fernán González kiel landlimo de Kastilio. Ĝi havis kastelon delonge kaj aperis kiel «Fitero del Castiello» en la foruo de Melgar de Fernamental, havigita de Fernando de Armentárez la 9an de septembro 950.​ De tiu iama kastelo restas senpinta turo kun kreneloj.

Itero del Castillo formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos, estre de la Duko de Infantado, Pedro Alcántara de Toledo y Silva (1729-1790), kiu nomumis ordinaran urbestron.

Aktualo redakti

 
Ermitejo de Sankta Nikolao.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ponto kaj la Hospitalo. Pere de la helpo de la Confraternità de Sankta Jakobo de Peruĝo oni restaŭris la ruinojn de la iama Hospitalo de Pilgrimantoj de la Ponto de Itero, fondita en 1160 de la grafo Nuño Pérez de Lara, kaj la ermitejon de Sankta Nikolao, kiu iam apartenis al la Ordeno de Sankta Johano kaj kiu nun estas "Itala Centro de Jakobaj Studoj" kaj akceptejo de pilgrimantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti