Itinero de la menso al Dio

KRISTANA LITERATURO
“ITINERO DE LA MENSO AL DIO”
originale = Itinerarium mentis in Deum
aŭtoro = Sankta Bonaventuro
celo = pruvi la eblon ascendi al Dio
epoko =129
kvalito = spirita, mistika

Itinero de la menso al Dio (Itinerrarium mentis in Deum) estas verko de Sankta Bonaventura el Bagnoreggio (Italio) (1217-1274). Temas pri latinlingva verko taksata unu el la plej elstara pri mistikismo de la tuta kristana pensaro. Ĉiu el la sep ĉapitroj okupas la menson kaj la koron ĉar ĉiu vorto estas senmezura fasko de entenaĵoj densaj je signifoj. En la prologo estas la aŭtoro mem kiu informas pri la cirkonstancoj kiuj lin enkondukis koncepti la Itineron: "pilgrimante al Verna monto sur kiu la beata Francisko ricevis la stigmatojn el la Krucumito aperinta al li subforme de Serafo, “subite mi komprenis ke tia 'vizio' al mi ofertadis okazon de kontempla ekstazo de la sama patro Francisko kaj kune la itineron kiu al ĝi kondukas.

Estis la jaro 1259 kaj Bonaventura tiam estis la sepa Ĝenerala Ministro de la Franciskana Ordeno: kaj li jam de kelkaj jaroj forlasis la katedron ĉe la Universitato de Parizo kaj sentas la bezonon reveni al la fondigaj fontoj de franciskanismo. La fonto precipa estas ĝuste la Verna monto: Bonaventura estas kiel altega intelektulo, sed havas plenan konscion ke filozofio kaj teologio, pri kiuj li estas sendiskuta majstro, ne estas sufiĉaj: “Sen la aŭtentika devoteco, sen la amo vera, sen la Kruco de Kristo la homo ne povas alveni al Dio”.[1]

Enhavo de la Itinero redakti

La itinero “al alto” proponita de Bonaventura konsistas el sep etapoj, al kiuj estas dediĉitaj la sep ĉapitroj de tiu verko, kies unua titoliĝas:

1. “Gradoj por la ascendo al Dio kaj pri lia kono pere de spuroj stampitaj en la universo”. Konsiderante la ordon en la mondo kaj la fakton ke ĉiu kreitaĵo aperas taŭge celigita ĝin estigi, la animo havas eblon admiri la povon de la Kreinto kiu mirige ordigis la tutan universon.

2. Ankaŭ la dua momento de la ascendo – ”kontemplado pri Dio en ties spuroj de la sensa mondo” – konsideras la krejtaĵojn en kiuj eblas mergiĝi por malkovri kiom belas la verko de Dio.

3. “Kono pri Dio pere de Lia bildo reflektiĝinta en la potencialoj de la animo”.

4. ”Kono pri Dio (kontemplita) en la animo renovigita per la Graco”. En tiu ĉapitro, kiel en la antaŭa, la aŭtoro koncentras sian atenton sur la homan animon, kies tri fakultoj-potencialoj - memoro, intelekto kaj volo – travidigas la bildon de la Sanktega Triunuo; krome, en ĝi eblas malkaŝi la agadon de Dio kiu pere de la Graco purigas kaj alten levas tiujn potencialojn, ebligante ke la homo relatu kun Li novmaniere.

5. La kvina ĉapitro titoliĝas “Kono pri la unueco de Dio pere de Lia precipa nomo – la "Esto”. Atinginte tiun punkton la animo nun rigardu supren de si mem kaj taŭgiĝu por ricevi Dion kiel Eston ĉar – memorigas Bonaventura – ĝuste per tiu vokmanieroj Dio riveliĝis en la Skriboj (El 3,14).

6. Krom kiel "Esto", Dio, en la Biblio, sin konigis kiel “Bonon”: nehazarde, en tiu sesa ĉapitro la aŭtoro atribuas la sekvan titolon: Kono pri la Sanktega Triunuo en Lia nomo – la Bono. Dio sin donis al la homo en Lia unusola Filo, kiu levis la homan naturon ĝispunkte ke ĝi unuiĝu al la Patro, kaj la homo estas altirita sin lasi fascini kaj supernaturiĝi verke de Kristo.

7. La Itinero konkludiĝas per ĉapitro titolita “La ekstazo mensa kaj mistika kiu kvitigas la intelekton kaj tute transdonas la amemon al Dio”. La vojaĝo estas plenumita kaj la celo kiun Bonaventura sin proponis estas plene atingita.

Fakte, “Bonaventura ne celis konstrui pruvon pri la ekzisto de Dio, sed vojon de la mensoj por alveni al plej ebla perfekta unuiĝo kun Dio pere de Lia Kono” (Efrem Bettoni). Ankaŭ la poeta fantazio de Dante interpretas samsence la mistikan vojon de Bonaventura: “Por atingi Dion la homo devas trakuri tri fazojn, sed antaŭ ĉi staras la preĝo" (Paradizo, kanto 12).

Pensuloj parolaj pri verko “odologia” (vojologia) pli ol ontologia.

Bibliografio redakti

Sofia Vanni Roviĝi, San Bonaventura, Vita e Pensiero, 1974.

Joseph Ratzinger, 'San Bonaventura. La teologia della storia, Porziuncola edizioni, 2008.

Efrem Bettoni, S. Boventura da Bagnoreggio, Vita e Pensiero, 1973.

Referencoj redakti

  1. Laŭ Etienne Gilson, "La bonavetura penso estas encentrita en la Itinero, kies sep ĉapitroj entenas la materion de multaj volumoj. Nek frazo, nek moto kiu ne fascinu kaj ne ekscitu pri senfina serio de pensoj kaj doktrinoj kunligitaj."

Eksteraj ligiloj redakti

Latina kaj angla teksto [1][rompita ligilo]

Italingva komentario [2][rompita ligilo], [3]