Iván Forray
Grafo Iván Forray [forai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forray Iván estis hungara ĉambelano, magnato, vojaĝisto, pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis soborsini.
Iván Forray | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de aprilo 1817 en Soborsin (Soborschin) (Transilvanio, Habsburga Imperio) |
Morto | la 27-an de junio 1852 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1835) ![]() |
Familio | |
Patro | András Forray (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Júlia Forray (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo politikisto ![]() |


Iván Forray [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1817 en Soborsin aŭ Soborschin (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Săvârșin en Rumanio), li mortis la 27-an de junio 1852 en Vieno (Habsburga Imperio).
Biografio
redaktiIván Forray akiris filologian diplomon en 1834, en la sekva jaro juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. En 1839 li estis parlamenta deputito de Szerém en parlamentejo de Zagrebo, en la sama jaro li estis ankaŭ senatano. En 1840 li faris vojaĝojn al okcidenta Eŭropo. Post 2 jaroj li vojaĝis en Italio, Malto, Egipto, Turka Imperio (nuntempa Sirio), poste al Rejno kaj Parizo. Dum la vojaĝoj li amatore, tamen talente pentradis, desegnadis. En 1847 li grafiĝis. Lia lasta vojaĝo okazis en Londono en 1852.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Fegyverkészítő
- Tanulmányok
- Tivoli
- Szent Pál kapuja Rómában
- Tevék hajcsárral
- Nepi romjai Olaszhonban
- Rabszolgavásár Alexandriában
- Indiai fejedelem (grafikaĵo)
Lia postmorta libro
redakti- Utazási Album Soborsini gróf Forray Iván eredeti rajzai és jegyzetei szerint (1859)