Szabó Iván (sabo' iva'n) (8-a de januaro 1934, Budapeŝto - 4-a de aŭgusto en 2005, samloke), hungara politikisto, industria kaj financa ministro de la Antall-registaro, iama afergvidanta prezidanto de la partio Hungara Demokrata Forumo (Magyar Demokrata Fórum), iama prezidanto de la Hungara Demokrata Popolpartio (Magyar Demokrata Néppárt).

Iván Szabó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1934 (1934-01-08)
en Budapeŝto
Morto 4-an de aŭgusto 2005 (2005-08-04) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Li abiturientiĝis en 1952, en la gimnazio Ferenc Rákóczi la 2-a. LA 22-an de oktobro de 1956, li partoprenis la politeknikan mitingon kaj la fondon de MEFESZ (Magyar Egyetemisták és Főiskolások Szövetsége Asocio de Hungaraj Universitatanoj kaj Altlernejanoj), poste li iĝis ano de la Revolucia Studenta Komitato (Forradalmi Diákbizottság). Oni arestis lin la 31-an de januaro de 1957 kaj li restis sen juĝo en aresto ĝis fino de marto. Tiam li liberiĝis kaj finis la universitatan studadon. Li diplomiĝis en 1957 kiel inĝeniero en la ponto- kaj sistemkonstrua fako de la budapeŝta Konstrua kaj Trafika Teknika Universitato. En 1968 li akiris pluan diplomon pri ekonomiko kaj en 1969 li eĉ iĝis doktoro de la ekonomiko. Inter 1969-84 li estis invitita instruanto en la Budapeŝta Teknika Universitato.

Li laboris komence ĉe UVATERV (UVAPLANO), poste du aliaj konstruaj entreprenoj kiel planisto, teknika gvidanto, ĉefa inĝeniero. En 1985 li fondis la Inĝenieran kaj Konstrumekanikan Kooperativeton, kies prezidanto li estis ĝis 1990. Inter 1990-95 li estis la prezidanto de la Tutlanda Komisiitaro de la Akvomastrumaj Entreprenoj (Vízgazdálkodási Társulatok Országos Választmánya). Li havas pli ol 80 publikaĵon, redaktisto, verkisto de multaj konstruaj faklibroj, universitataj eldonaĵoj.

En 1988 li kunfondis la Hungaran Demokratan Forumon kaj engaĝiĝis en la politikon. Li okupiĝis en la partio ĉefe pri ekonomi-politikaj temoj, ellaboris la ekonomian programon de la partio. Inter 1990-94 li estis ano de la Tutlanda Prezidantaro, inter 1994-96 afergvidanta prezidanto. La 4-an de marto de 1996 li - kun aliaj parlamentanoj - forlasis la partion kaj kune fondis la Hungaran Demokratan Popolpartion (HDPP)(Magyar Demokrata Néppártot (MDNP)), kies prezidanto li estis ĝis 1998, poste ekde 1998 agadis kiel honora prezidanto. La du partioj reunuiĝis en 2005.

Li laboris inter 1990-98 kiel parlamentano. Ekde 1990, li estis ano - poste prezidanto - de la Ekonomia Komitato, inter 1990-92 li agadis kiel prezidantara ano de la HDF-frakcio, kiel frakcia gvidando de HDF ekde 1994, tiu de HDPP inter 1996-98.

Li estis industria ministro de la Antall-registaro inter 1991-1993, poste financa ministro ĝis 1994.

Li agadis kiel neeklezia prezidanto de la Bona Pastro katolika paroĥestrejo inter 1964 kaj 1984.

Li retiriĝis de la aktiva politiko post 1998, inter 1999-2001 li estis prezidanto de la Tutlanda Konsumant-defenda Asocio, poste ekde 2001-től prezidantara ano de la Hungara Pax Romana (Magyar Pax Romana), ekde 1999 kuratoria ano de la Fondaĵo de Eŭropaj Studoj (Európai Tanulmányok (Európa 2002) Alapítvány).

Lastajn jarojn de sia vivo, li dediĉis al verkado:

  • Töprengések pentatonban (paroloj, artikoloj) (2000)
  • Üvegfalak (2001)
  • Fagyöngy és jegenye (2003)
  • Tévedés - Segner-kerék (2004)
  • Eklektikon (2005).