Izvoru Mureșului
vilaĝo en Rumanio
Izvoru Mureșului [izvoru mureŝuluj] (hungare: Marosfő [maroŝfo]) estas vilaĝo en Rumanio sude de Gheorgheni. Ĝi memstariĝis kiel komunumo en 1956. En 1992 ĝi havis 801 loĝantojn (58 % da hungaroj, rumanoj). Ĝi estas refreŝiĝejo, centro de vintraj sportoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye). Administre ĝi nun denove apartenas al Voșlăbeni.
Izvoru Mureșului | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Harghita | ||
Alinome | Marosfő (hungare) | ||
Komunumo | Voșlăbeni | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 38′ N, 25° 41′ O (mapo)46.62722222222225.682777777778Koordinatoj: 46° 38′ N, 25° 41′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 824 m | ||
Poŝtkodo | 537356 | ||
Loĝantaro | 801 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 86357 | ||
La rumana nomo signifas "fonto de Mureș", la hungara "kapo de Mureș".
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto