János Kachelmann [jAnoŝ kaĥelman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kachelmann János estis hungara advokato. Lia frato estis Willibald Kachelmann.

János Kachelmann [1] naskiĝis la 9-an de julio 1806 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 28-an de novembro 1873 en Selmecbánya.

Biografio redakti

János Kachelmann frekventis liceon en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post siaj studoj li longe estis advokato en sia naskiĝurbo. Foje li estis elektita urbestro, en la studjaro 1855 li instruis en la liceo. Li okupiĝis multe pri historio de la urbo kaj ties minejoj, lernejoj. Li estis ankaŭ signifa mecenato de la urbo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Geschichten der ungarischen Bergstädte und ihrer Umgebung 1-3. (1857–63)
  • Das Alter und die Schichksale des ungarischen zunächst Schemnitzer Bergbaues nebst einer Erklaärung der Eigennamen des Landes (1870)
  • Huldigung der Schemnitzer Bergregister - sen eldonjaro

Fontoj redakti