Willibald Kachelmann

Willibald Kachelmann [kaĥelman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kachelmann Willibald (la persona nomo foje Villibald) estis hungara inĝeniero, akademia instruisto. Lia frato estis János Kachelmann.

Willibald Kachelmann
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1814 (1814-07-07)
Morto 30-an de marto 1880 (1880-03-30) (65-jaraĝa)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Willibald Kachelmann [1] naskiĝis la 7-an de julio 1814 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 30-an de marto 1880 en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio).

Biografio redakti

Willibald Kachelmann studis en Akademio de Selmec inter 1839 kaj 1843. Samloke li estis asistanto inter 1846-1848, poste li laboris en fandejo en sia naskiĝurbo. Li estis fandejestro ekde 1861 ĝis sia morto. Li multe okupiĝis pri fandado de feroj kaj purigado de plumboj. Li ricevis la titolon konsilisto pri minejoj. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A fémkohó újjászületése - manuskripto
  • Über das Röstungsverfahren der Bleigeschicke in Flammöfen... (1857)
  • Combinirte Saigerungs- und Raffinirungsmethode des Bleies in der k. k. Silmerhütte zu Schemnitz (1862)

Fontoj redakti