Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

SELMECZI János [ŝelmeci] estas hungara violonisto. Li naskiĝis en Kluĵo la 3-an de aŭgusto 1953. Li estas la filo de dirigento György Selmeczi dr. kaj de Marcella Selmeczi, la frato de komponisto György Selmeczi.

János Selmeczi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1953 (1953-08-03) (70-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Patro János Selmeczi dr.
Patrino Marcella Selmeczi
Frat(in)o György Selmeczi
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Biografio redakti

János Selmeczi akiris diplomon en 1976 en muzika altlernejo de Kluĵo. Komence li violonludis en filharmonia orkestro de Kluĵo, poste de 1976 ĝis 1984 en Târgu Mureș. De 1985 li vivas en Hungario kaj li estas la primara violonisto de Kvarteto Éder, koncertmajstro de hungara operejo, de festivalorkestro de Budapeŝto, artgvidanto de Camerata Trassylvanica.

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.