Jánosné Keserű [jAnoŝnE keŝerU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keserű Jánosné estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto. Ŝia origina nomo ĝis la gedeziĝo estis Etelka Bérci.

Jánosné Keserű
Persona informo
Naskonomo Bérci Etelka
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1925 (1925-08-26)
en Gyoma
Morto 1-an de aprilo 2018 (2018-04-01) (92-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o János Keserű
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Jánosné Keserű [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1925 en Gyoma [djoma] (nuntempe urboparto de Gyomaendrőd) kaj mortis la 1-a de aprilo 2018.

Biografio redakti

Jánosné Keserű frekventis komercan mezlernejon, poste en la jaroj 1943 kaj 1944 ŝi administris en banko. Ŝi aliĝis al la komunistoj en 1945, poste ŝi ricevis partian postenon. Ŝi plulernis en Universitato Marx Károly, kie ŝi akiris diplomon en 1950, poste ŝi ricevis pli signifajn partiajn postenojn. Inter 1967 kaj 1971 ŝi estis subministro pri enlanda komerco, poste ĝis 1980 ŝi estis ministro pri malpeza industrio. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ofte havis ankaŭ signifajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn.

Fontoj redakti