József Asbóth [jOĵef aŝbOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Asbóth József estis hungara tenisisto, trejnisto.

József Asbóth
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1917 (1917-09-18)
en Szombathely
Morto 22-an de septembro 1986 (1986-09-22) (69-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Asbóth
Okupo
Okupo tenisisto • sporta trejnisto
vdr

József Asbóth[1] naskiĝis la 18-an de septembro 1917 en Szombathely, li mortis la 22-an de septembro 1986 (laŭ alia informo la 11-an de septembro 1986) en Munkeno.

Biografio redakti

József Asbóth inter 1935–1956 estis tenisisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 28-foje inter 1939-1956 unuoble, virduope, variduope aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 37-foje. Li estis la unua en Roland Garros en 1947. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto en Munkeno. Li ricevis ŝtatan premion en 1948.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2002)

Fontoj redakti

Referencoj redakti