József Bencze
József Bencze [jOĵef bence], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bencze József estis hungara kuracisto.
József Bencze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kohn József |
Naskiĝo | 26-an de julio 1893 en Uraiújfalu |
Morto | 23-an de oktobro 1970 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1922) |
Okupo | |
Okupo | ĝenerala kuracisto historiisto de medicino |
József Bencze [1] naskiĝis la 26-an de julio 1893 en Uraiújfalu. Li mortis la 23-an de oktobro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Bencze akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1922, sed pli frue dum la 1-a mondmilito li batalis. Post siaj studoj li laboris en sia naskiĝloko ĝis la nazia erao. En 1944 li estis deportita. Post la 2-a mondmilito li kuracadis en Szombathely. Inter 1949 kaj 1956 li estis kuracisto en prizono, poste li estis respondeca kuracisto pri la regiona sanstato. En 1960 li kandidatiĝis. Li multe okupiĝis pri historio de la hungara medicino. Li ricevis memormedalon en 1958.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Vas megye egészségügyének története (Medicina historio de Vas (Hungario)), (1955)
- A majorok és puszták, mint az empirikus orvoslás és a babonás hiedelmek megőrzői (1960)
- Az utolsó Vas megyei ember és állatgyógyítóról (1966)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2014-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine