József Bondor

hungara arkitekto, politikisto

BONDOR József estis hungara politikisto, ministro. Li naskiĝis en Élesd la 9-an de januaro 1917 kaj mortis en Budapeŝto la 5-an de julio 1981.

József Bondor
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1917 (1917-01-09)
en Aleșd
Morto 5-an de julio 1981 (1981-07-05) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistoarkitekto
vdr

Biografio redakti

Bondor lernis la metion de masonisto. Ekde 1940 li estis ano de sindikato de konstrulaboristoj. Inter 1945-1951 li havis diversajn oficojn en partio komunista. Li estis direktoro de entreperenoj. Intertempe li akiris diplomon de inĝeniero. En 1961-63 li estis ĉefinĝeniero de ĉefurba konsilantaro, en 1963 vicprezidento, en 1965-67 vicministro pri konstruaferoj, en 1967-68 vicministro pri konstruado kaj urbevoluigo. Ekde 22-a de marto 1968 ĝis 24-a de junio 1977 ĝis sia pensiuliĝo li estis ministro. Ekde 1977 ĝis sia morto li estis prezidento de la Magyar Urbanisztikai Társaság. En 1978-81 li estis vicprezidanto de la Hazafias Népfront Országos Tanácsa. Inter 1958-1967, pli poste inter 1975-1981 li estis landkunvena deputito, inter 1975-80 li estis ano de la centra komitato de la MSZMP, (MSZMP Központi Bizottsága).

Fonto redakti