József Csóka
CSÓKA József [ĉo'ka] estis rumanuja hungara aktoro, meritartisto naskita en Máramarossziget la 20-an de aŭgusto 1890 kaj mortinta en Kluĵo la 13-an de aprilo 1966.
József Csóka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1890 en Sighetu Marmației |
Morto | 13-an de aprilo 1966 (75-jaraĝa) en Kluĵo |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero redakti
Li debutis en 1912 kiel ĥoristo kaj ekde tiam li ludis en Szatmárnémeti, Nagybánya, Máramarossziget, Deva, Târgu Mureş, Braŝovo, Arad kaj Temeŝvaro. Ekde 1935 li iĝis ano de la teatro pli malfrue nomita Kolozsvári Állami Magyar Színház. Li ludis en 271 operetoj, 11 popoldramoj, 475 prozdramoj. Li estis eminenta aktoro en teatraĵoj de Molière.
El liaj roloj redakti
- Gonzalo (Shakespeare: Tempesto);
- Polonius (Shakespeare: Hamlet);
- Harpagon (Molière: Avarulo);
- Orgon (Molière: Tartufo);
- Dandin György (Molière);
- Dandanache (Ion Luca Caragiale: Az elveszett levél);
- Solmai (Gergely Csiky: Buborékok).
Fonto redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon