József Deme [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deme József estas hungara kajakisto, trifoja olimpiano, dufoja mondĉampiono, trejnisto.

József Deme
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1951 (1951-12-11) (72-jaraĝa)
en Szolnok
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

József Deme[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1951 en Szolnok.

Biografio redakti

József Deme estis kajakisto en en sia naskiĝurbo sur Tiso ekde 1964. Li estis junulara ĉampiono en 1969, ekde 1971 longe lia paro en kajako estis János Rátkai. Li estis ankaŭ hungara ĉampiono sesfoje inter 1972-1980 individue aŭ teame, dum li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta medalo en 1972 duope en distanco 1000 m, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje en 1973 duope, respektive kvarope. Pli frue jam en 1976 li estis trejnisto, iom poste li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Post la emeritiĝo li vivis en Velence apud la samnoma lago.

Fontoj redakti

Referencoj redakti