FÜLÖP József [fyloep jOĵef] estis rumania hungara poeto, redaktoro naskita en Regeno la 30-an de januaro 1904 kaj mortinta en Kackó la 3-an de decembro 1975.

Kariero redakti

József Fülöp finis la mezlernejon en la unitariisma gimnazio de Székelykeresztúr. Depost Traktato de Trianon li apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Tie li redaktis la junularan revuon Hajnal de la meminstrua rondo Orbán Balázs. Li pristudis juron en Szeged, poste li iĝis oficisto en Szamosújvár. Inter 1929 kaj 1931 li estis kunlaboranto de la semajngazetoj lokaj Heti Hírek kaj Szamos Tükre. En la 30-aj jaroj aperis poemoj de li en revuo Pásztortűz.

Verkoj redakti

  • Vergődik, lázadoz a lelkem (Szeged, 1925);
  • Fakírrá lesz a lelkünk (Szamosújvár, 1934)

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon