József Korbély
József Korbély [jOĵef korbEj? korbEli?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korbély József estis hungara hidrologo.
József Korbély [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1864 en Hódoscsépány [hOdoŝĉEpAnj] (nuntempa urboparto de Ózd). Li mortis la 22-an de aprilo 1939 en Debrecen.
Biografio
redaktiJózsef Korbély akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1887. En la sekva jaro li eklaboris en societo pri kontraŭinundoj apud Berettyó-Mezőtúr. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn postenojn. Ekde 1895 li estis ĉefinĝeniero komence en Nagyvárad, poste en Debrecen. En 1937 li pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az árvízjelzés, tekintettel a Körösök és a Berettyó vízjárására… (1907; post 2 jaroj la verko ricevis premion)
- Árvizekről (Pri inundoj), (1915) - la verko iĝis universitata lernomaterialo
- A Tisza-szabályozása (1937) - premiita kun ora medalo