Natonek József (Natonek Joĵef (jozefo)) estis ortodoksa izraelito en Hungario, pracionista pensanto. Li naskiĝis en 1813, en Kömlőd de departemento Komárom. Li studis en Zagrebo, Komárom, en la ĉeĥa Nikolsburg (hodiaŭ: Mikulov) kaj en Peŝto, pli poste li iĝis rabeno en Jászberény. Li evis forlasi la urbon en 1860 (en la jaro, kiam naskiĝis Theodor Herzl, kiam li parolis en la sinagogo kontraŭ la emancipado de la judoj kaj por la setliĝo en Palestino. La parolo okazis kverelon, diskuton en la juda komunumo kaj malplaĉis al la loka policanoj. Tiel li translokiĝis al Székesfehérvár, kie li skizis la siajn "renversajn" pensojn.


Natonek – kiel pli poste eĉ Herzl mem- ekprovis konvinki la turkan sultanon pri permeso de la amasa juda enmigrado al Palestino. Li veturis al Konstantinapolo – per apoga letero de la viena amasadoro de la Osmana Imperio, kie li multajn traktojn efektivigis , sed li ne povis renkonti la sultanon, ĉar tion malebligis aneatendita evento – la ribelo de la kretaj grekoj.

Tiam li ekis germanlingvan cionisman monatan gazeton, Das Einige Israelt (La Unueca Izraelo), kiu apogis la palestinan setliĝon kaj la hebrean lingvokultivadon.


Moses HESS, Jehuda Alkalai apogis lin per mono.


Patro de Herzl estis abonanto de la Unueca Izraelo, tiel oni supozas la elradiadon de la Natonek-a pensado eĉ je Herzl.


Pri li aperis (hungarlingva) bibliografio en 1946, en Tel-Aviv, kiun verkis edzo de Natonek-nepino, nome ’’Frenkel Bernát’’ religia instruisto.