Kömlőd
Kömlőd [komlOd] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Oroszlány.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 2853
- Telefonprefikso: 34
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur piedo de montaro Vértes, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Oroszlány 9 km-ojn, Tatabánya 15 km-ojn for. Ĝi estas alveturebla sur aŭtoŝoseo M1 tra Tata sudokcidente, 11,9 km al direkto de vilaĝo Dad.
Historio
redaktiEn la vilaĝa limo troviĝas huna gardoholmo, kio pruvas la loĝatecon de la loko. La unuaj arkitekturaj trovitaĵoj venas el la epoko de la avaroj. La unua skriba mencio venas el 1439. La nomo venas verŝajne el la hungara komló (lupolo). En la mezepoko ĝi apartenis al la fortikaĵo de Gesztes, alifoje al nobela posedaĵo, kaj en 1543 ĝi pereis pro la dua turka militiro.
En la vilaĝo setlis Pázmándy Gergely post la forpelo de la turkoj el Hungario. En 1722 loĝis tie jam sep nobelaj familioj. Ili estis religie reformatoj.
Famaj naskitoj de la vilaĝo:
- Károly Obernyik, dramoverkisto
- Ádám Pálóczi Horváth, poeto
- József Natonek
- Dénes Pázmándy (1816)
Tie laboris, vivis:
- Miklós Konkoly-Thege, astronomo
- Mór Perczel, generalo, famulo de la hungara liberecbatalo de 1848-49
Vidindaĵoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Mapo, situo Arkivigite je 2004-12-29 per la retarkivo Wayback Machine