Ádám Pálóczi Horváth

Ádám Pálóczi Horváth [pAloci horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pálóczi Horváth Ádám estis hungara poeto, verkisto kaj komponisto naskiĝinta en Kömlőd, la 11-a de majo 1760. Li mortis en Nagybajom la 28-a de januaro 1820.

Ádám Pálóczi Horváth
member of the National Assembly of Hungary
Ádám Pálóczi Horváth (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1760 (1760-05-11)
en Kömlőd
Morto 28-an de januaro 1820 (1820-01-28) (59-jara)
en Nagybajom
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Profesio
Okupo komponistopolitikisto • poeto [#]
Aktiva en Budapeŝto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Komuna memortabulo pri Ádám Pálóczi Horváth

VivoRedakti

Li frekventis lernejojn ekde 1773 en kolegio de Debrecen pri religio, poste li tamen diplomiĝis pri advokato kaj inĝeniero. Ekde 1783 li vivis en diversaj vilaĝoj de departementoj Zala kaj Somogy, kie li bone vivtenis sin el agrikulturado. Li havis laŭvice 3 edzinojn. En 1790 li tutlande iĝis poeto kaj samtempe li fervore parlamentadis, fine li aliĝis ankaŭ al framasonismo. Inter 1812-1818 en Petrikeresztúr li aranĝis literaturan rondon ankaŭ por virinoj. En 1814 li akuziĝis pro kontraŭgermanaj poemoj.

VerkojRedakti

  • Hunniás 1787
  • Holmi (=Aĵoj) 1793)
  • ’’Ó és Új mint-egy Ötödfél-száz Énekek’’ 1813 kantaro
  • A tétényi leány Mátyás királynál (=la fraŭlino el Tétény antaŭ Matiaso la 1-a) 1816
  • Rudolphias 1817

MemorigilojRedakti