József Szász (violonisto)

SZÁSZ József (sa:s) estis hungara violonisto, laŭreato de Liszt-premio (1961). Li naskiĝis en Deva la 16-an de novembro 1929 kaj mortis en Budapest la 4-an de marto 1984.

Biografio redakti

József Szász komencis studi violonludon en Budapeŝto en 1941 ĉe Ede Zathureczky, li daŭrigis ĉe Géza Kresz (violonisto), fine li diplomiĝis en la Muzika Altlernejo Liszt Ferenc ĉe Dezső Rados. Inter 1948-56 li ludis en diversaj orkestroj en Budapeŝto. Inter 1956-62 li estis koncertmajstro de la MÁV Szimfonikusok, inter 1952-58 li estis solisto de la Országos Filharmonikusok, ekde 1958 la unua violonisto de la Weiner-arĉkvarteto. Ekde 1962 li instruis en la Bartók Béla Zenei Szakközépiskola, ekde 1969 li estis docento de la Muzika Altlernejo Liszt Ferenc.

Konkurspremioj redakti

  • 1957 - 2-a premio en Moskvo;
  • 1958 - 2-a premio kun Weiner-arĉkvarteto en Liège (la unuan oni ne atribuis);
  • 1960 - 1-a premio en München en konkurso de arĉkvartetoj.

Fonto redakti