Jõhvi

urbo en Estonio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo Jõhvi (estone Jõhvi linn) en Estonio. Eblus aparta teksto pri la aŭtonoma komunumo Jõhvi, estone nomata Jõhvi vald, al kiu apartenas la urbo, sed ĝis nun tia dua teksto ne kreiĝis.

Jõhvi estas urbo en Estonio. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Ida-Viru ("orienta Viru").

Jõhvi
estone: Jõhvi, germane: Jewe
urbo en komunuma administrado
Vido al Jõhvi
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jõhvi
Ŝtato Estonio Estonio
Distrikto Distrikto Ida-Viru
Komunumo Komunumo Jõhvi
Situo Jõhvi
 - koordinatoj 59° 21′ 27″ N 27° 24′ 44″ O / 59.35750 °N, 27.41222 °O / 59.35750; 27.41222 (mapo)
Areo 7,62 km² (762 ha)
Loĝantaro 16 850 (2009)
Denseco 2 211,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1241
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo (+372) 336
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Jõhvi
Retpaĝo: www.johvi.ee

Historio redakti

La loĝloko unuafoje skribe menciiĝis en la jaro 1241. Probable en la loko de la nuna urba preĝejo situis antikva estona fortikaĵo. Post konkero de la regiono fare de la dana reĝlando tiuloke konstruiĝis ligna kristana preĝejo.

 
la urba preĝejo de Sankta Mikaelo

Cistercianoj fondis la preĝejon, kiu dediĉiĝis al la arkianĝelo Mikaelo. Ĉirkaŭ la jaro 1250 ekestis kristana paroĥo Jõhvi. Post detruiĝo de la unua preĝejo en batalo inter rusoj kaj germanaj soldatoj de la livonia ordeno en la jaro 1367 konstruiĝis ŝtona fortikaĵa preĝejo, kiu estis parto de remparo inter la lago Peipsi kaj la Finna Golfo. Dum la Livonia Milito (1558 ĝis 1583), parto de la Nordiaj Militoj, en kaj apud la loĝloko okazis fortaj bataloj. Post ĝia konkero, la fortikaĵa preĝejo en februaro 1558 prirabiĝis kaj detruiĝis. Multaj homoj mortiĝis kaj kiel la preĝejo ankaŭ granda nomo de pluraj domoj de la loĝloko detruiĝis. En 1581 la armeo de Svedio konkeris la loĝlokon, kaj transformis la monaĥan posedaĵon al sveda feŭdo.

Ekde la jaro 1782 la poŝtkaleŝoj inter la urboj Talino kaj Sankt-Peterburgo ne plu vojaĝis rekte ĉe la marbordo sed prenis novan vojon tra Jõhvi. Ankaŭ la plej grava vojo de Sankt-Peterburgo al okcidenta Eŭropo, tra Tartu kaj Riga, kondukiĝis tra Jõhvi. Tial jam en 1782 la loĝloko ekhavis poŝtkaleŝan stacion. En 1825 okazis la unua loka foiro en la loĝloko kaj malfermiĝis unuaj vendejo.

 
la nuna urbodomo

Unua lernejo fondiĝis en la jaro 1852 fare de germanlingva luterana pastro, kaj en 1866 ekestis oficiala administra komunumo Jõhvi. En 1919 la loĝloko iĝis parto de la novkreita demokratia Respubliko Estonio, kaj sekve dividis ties sorton.

Eksteraj ligiloj redakti