J. Gavin

brita esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

S-ro J. GAVIN (mortis la 17-an de septembro 1984) estis brita esperantisto. Dum preskaŭ 30 jaroj li estis sekretario de la Esperanto-Grupo en Blackburn, Lankaŝiro. Pri li The British Esperantist[1] nekrologis: "Tre entuziasme li aranĝis kaj instruis kursojn, li estis UEA-delegito kaj multe propagandis per leteroj al la ĵurnaloj". Post longa malsano li forpasis je la aĝo de 87 jaroj.

Referencoj redakti

  1. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association, Vol. 81, N-ro 862 (Januaro-Februaro 1985), p. 6.