Jakob Rosenberg

(Alidirektita el J. Rosenberg)

Jakob ROSENBERG, foje jide literumata Jakob ROZENBERG, estis estona esperantisto kaj komercisto de juda deveno. Li naskiĝis la 9-an de februaro 1881 en Soosaare kaj mortis la 26-an de decembro 1937.

Jakob Rosenberg
Jakob Rosenberg, ĉ. 1930
Jakob Rosenberg, ĉ. 1930
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1881 (1881-02-09)
en Livonio
Morto 26-an de decembro 1937 (1937-12-26) (56-jaraĝa)
Tombo Rahumäe Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Rosenberg dum UK 1912

Esperantisto ekde la jaro 1905, li estis fondinto kaj inter la jaroj 1907 kaj 1913 estrarano de la unua Esperanto-Societo en Estonio, kiu havis la nomon „Revela Esperantista Grupo“ kaj kunvenis en Talino. Same li estis kunfondinto de la unua Esperanto-Societo en Tartu, nomata „Dorpata Esperantista Societo“. Li gvidis la unuan Esperanto-kurson en Tartu en 1911, poste gvidis multajn kursojn en Talino. Jakob Rosenberg verkis kaj eldonis du legolibrojn ("Esperantaj legaĵoj" en 1911 kaj "Esperanta legaĵaro" en 1931), Esperanto-Estonan kaj Estonan-Esperantan Vortarojn (1912, 1923), redaktis la periodaĵon „Estona Stelo“ en 1913 kaj publikigis kelkajn societajn ludarojn.

Eksteraj ligiloj redakti